Solido estas stato de materio, kiu havas formon kaj volumenon. La atomoj aŭ molekuloj estas relative proksimaj kaj fiksitaj; tamen solidon ankoraŭ eblas deformi aŭ kunpremi. Solido (de la latina "solĭdus") estas unu el la kvar plej konataj kaj observeblaj statoj de agregado de materio, el kiuj la aliaj estas gaso, likvo, kaj plasmo. Ĝi estas karakterizita ĉar ĝi metas rezistadon al ŝanĝoj de formo kaj de volumeno. Ties partikloj estas kunaj kaj ankaŭ ĝuste ordigitaj.[1] La molekuloj de solido montras grandan koheron kaj adoptas formojn tre bone difinitajn. Ekzistas kelkaj fakoj kiuj studas la solidojn nome la jenaj:
La plej malpeza solido konata estas artefarita materialo, nome la aeroĝelo kun denseco de 3 mg/cm³ aŭ 3 kg/m³, la vitro, kiu havas densecon de 1,9 g/cm³, dum la plej densa estas metalo, nome la osmio (Os), kiu havas densecon de 22,6 g/cm³.[5]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search