Sonorilo

Ĉi tiu artikolo temas pri kalikforma objekto kiu povas eligi sonon. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sonorilo (apartigilo).
La plej granda specimeno, la Caro-sonorilo en Moskvo
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri la sonorila arto

Sonorilo estas memsona frapinstrumento de kalika formo, servanta al kunvokado de kredantoj al preĝo aŭ alia signala funkcio. Ĝi estas kreata per korpo de la sonorilo kaj koro, kiu estas pendigita meze de la korpo de sonorilo estante movebla (frapa parto de la sonorilo). Grandaj sonoriloj estas muldataj de spertaj metalmuldistoj, respektive de sonorilproduktistoj, el aparta bronza metala alojo, la t.n. sonorilaĵo. Ili estadas ornamitaj per skribaĵoj kaj reliefoj kaj ili estas persone agorditaj al konkreta tono. Malgrandaj sonoriloj kaj sonoriletoj povas esti produktataj ankaŭ el lado per premmaŝino aŭ per alia konvena maŝina teknologio.

La sonoriloj estas plej ofte uzataj en eklezia praktiko en temploj, monaĥejoj, preĝejoj kaj kapeloj. En kelkaj municipoj povas esti establitaj memstaraj sonorilturojsonorilturetoj, ekleziaj kaj profanaj (ekz. fajroestingistaj). La sonoriloj servas al kunvokado al mesoj, por sonorigi la tempon kaj dum eksterordinaraj komunaj eventoj, plej ofte dum mortoj de personoj, kiam oni sonoras per mortsonorilo, sed ankaŭ dum geedziĝoj, naskiĝtagoj de signifaj personoj, kronadoj de regantoj, inaŭguradoj de elektitaj kapoj de ŝtatoj kaj simile. La sonorado estas de pratempoj uzata kvazaŭ alarma signalo - ekzemple dum incendio, inundo, dum invado de fremdaj soldataroj, hodiaŭ ankaŭ dum radia danĝero. Plu oni uzas sonorilojn kaj sonoriletojn en simfonia muziko kiel apartan frapinstrumenton. Grandaj sonoriloj estadas nomitaj laŭ beatigitaj personoj kaj ili devas ankaŭ laŭorde konsekritaj.

La plej granda sonorilo en Ĉeĥio estas sonorilo Sigismondo, kiu troviĝas en turo de Katedralo de sankta Vito en Praga burgo. En pli malnova literaturo oni indikas ties pezon 16,5 tunojn, laŭ pli novaj taksoj ĝi estas proksimume je 3 tunojn malpli peza.[1] Inter signifaj memorigaĵoj apartenas muzikaj instrumentoj konsistantaj el pli granda kvanto de sonoriloj, la t.n. sonorilludoj, el kiuj en Ĉeĥio la plej konata estas sonorilludo instalita en Hradčany en Praga Loreta.

  1. Laŭ taksoj de sonorilproduktisto Petr R. Manoušek.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search