Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Союз Советских Социалистических Республик | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
historia lando • federacia respubliko • socialisma ŝtato • suverena ŝtato • komunisma ŝtato • plurkontinenta lando • supernacia unio • membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj • Permanentaj Membroj de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj • cratonym • ŝtato • counterintelligence state | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Areo:
|
22 402 220 km² (en la jaro 1991)
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La plej alta punkto:
|
Montopinto de Komunismo (7 495 m), nun nomata Montopinto Ismail Somoni, en Taĝikio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
293 047 571 (1991)
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Nacia konsisto:
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
rusa (de-facto por internacia komunikaĝo)
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
federacia socialisma respubliko
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
la 30-an de decembro 1922 per unuiĝo de kvar sovetaj socialismaj respublikoj
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Pereo:
|
la 26-an de decembro 1991 pro disfalo
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj aŭ Sovetunio aŭ, pli fidele laŭsence kaj laŭstrukture, Soveta Unio, mallonge USSR, (ruse Союз Советских Социалистических Республик [ Sajuz Savetskiĥ Sacialistiĉeskiĥ Respublik], СССР, Сове́тский Сою́з [ Savetskij Sajuz]) estis ŝtato ekzistanta inter la jaroj 1922 kaj 1991. Ĝi okupis sesonon (17%) de la monda loĝata sekaĵo, inkluzive de Orienta kaj Norda Eŭropo, Meza, kaj Norda Azio, kaj pro tio siatempe estis la plej granda ŝtato de la mondo.
Post la Dua Mondmilito ĝi estis unu el la du superpotencoj (Usono estis la alia). En Sovetunio regis la Komunista Partio kaj la sistemo de registaro estis centralizita, kvankam certaj povoj ankaŭ ricevis al la 15 ruslingvaj respublikoj, kiuj konsistigis la landon.
Sovetunio estis la gvidanto de la orient-sovetia bloko en la mondo. Ĝi estis establita la 30-an de decembro 1922 post la venko de la Ruĝa Armeo en la Rusa Enlanda Milito kiel unio inter Soveta Rusio kaj la sovetiaj respublikoj Trans-Kaŭkazo, Ukraina SSR kaj Belorusa SSR, kiuj ankaŭ estis establitaj dum la milito. Ĝi ekzistis ĝis ĝia fina dissolvo la 25-an de decembro 1991. Ĉirkaŭ 100 diversaj popoloj estis loĝantaj en la teritorioj, kiuj apartenis al Sovetunio.
Laŭ la Sovetunia konstitucio de 1977, USSR estis unuiĝa unia multnacia kaj socialisma ŝtato. Post la Granda patriota milito USSR havis teran landlimojn kun Norvegio, Finnlando, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Rumanio en okcidento, kun Turkio, Irano, Afganujo, Mongolio, Ĉinio kaj KPDR en sudo.
Historio de Rusio | |
---|---|
Ĉi tiu artikolo apartenas al serio | |
Frua historio | |
Orientaj slavoj, Rusjoj | |
Kieva Regno 800-1100 | |
Rusaj princlandoj 1100–1547 | |
Grandprinclando Vladimir-Suzdal 1113–1236 | |
Novgoroda Respubliko 1136–1478 | |
Grandprinclando Moskvo 1276–1547 | |
Grandprinclando Litovio 13-a jc.–1795 | |
Rusa carlando | |
Rusa carlando 1547-1721 | |
Rusia Imperio 1721-1917 | |
Ekde la revolucio | |
Rusia respubliko 1917 | |
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko 1917-1922 | |
Sovetunio 1917-1991 | |
Rusia federacio de 1991 | |
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search