Spino (fiziko)

Pri anatomiaj kaj geologiaj signifoj de la vorto, vidu la artikolon spino.

--

Arta reprezento de du objektoj, kun
spino 5/2 (fermiono) kaj 2 (bosono), respektive.[1]

En kvantuma fiziko spino estas fundamenta kvantuma nombro indikanta la transformadan karakteron laŭ rotacio de speco de partiklo. Normale, spino estas nenegativa entjero aŭ duonentjero, t.e., nenegativa entjero plus duono.[2] Spino povas ankaŭ esti pensata kiel la propra angula movokvanto de partiklo nerilata al movo (kiel spinmomanto); partiklo kun spino havas propra angula movokvanto , kie estas la reduktita konstanto de Planck.

La spino de ia partiklo estas rilatita al sia statistiko: normale, partiklo kun entjera spino estas bosono kaj sekvas statistiko de Bose-Einstein; partiklo kun duonentjera spino estas fermiono kaj sekvas statistiko de Fermi-Dirac.[3]

  1. Ball, Philip (26a de novembro 2009). «Quantum objects on show». Nature 462 (7272): 416. doi:10.1038/462416a. Konsultita la 12an de Aŭgusto 2021.
  2. Sed ekzistas ekzemploj de neentjeraj spinoj, la aniono (angle anyon).
  3. Almenaŭ por reala partikloj. La fantomoj de kampteorio estas fikciaj "partikloj" kun la "malĝusta" statistiko — Bose-Einstein por bosonoj, Fermi-Dirac por fermionoj.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search