Spionado

" Buttonhole Camera ": eta spionfotilo uzita fare de la Stasi, la sekreta polico de Germana Demokratia Respubliko. La fotilo estis kaŝita en vestaĵo, kaj taŭga butono estis muntita sur la lenso por kamuflado.

Spionado estas sekreta agado de spionoj. Celo de spionado estas kolektado de informoj pri kontraŭulo. Iam spionado estis oficiala rimedo de militado.

Spionado povas esti ne nur pure politike motivita sed oni parolas ankaŭ pri ekonomia spionado (akiro de informoj pri produktaĵoj, produktmanieroj, teknologioj, ktp. de aliaj firmaoj, en- aū alilandaj entreprenoj) por esti en pli avantaĝa situacio sur la merkato enlanda aŭ tutmonda. Kiam la spionado serĉas informado en la malamika servido de informado, ni parolas de kontraŭspionado.

Por transpasi la lojalecliniojn, labori por la malamiko kaj perfidi la landon, necesas fortaj motivoj. Estas kutime klasifiki kvar ĉefajn motivojn por spionado: mono, ideologio, ĉantaĝo kaj egoo. Iafoje pluraj motivoj kongruas.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search