Statistiko

Statistiko estas scienco pri la metodoj por kolekti, analizi kaj interpreti empiriajn nombrajn donitaĵojn kaj por prezenti la rezultojn. Tio fariĝas komplike, kiam la donitaĵoj kaj la interdependoj ne estas tute konataj, estas neprecizaj aŭ tro multenombraj por esti detale traktataj. Statistiko estas rimedo por kompari sciencan teorion kun la reala mondo kaj por serĉi novajn interrilatojn por nova teorio.

Statistiko uzas probablo-teorion, matematikan mezurteorion kaj modeladon. Nuntempe matematiko, komputoscienco kaj statistiko formas novan kampon, Datum-scienco, kun novaj rimedoj por kalkulado, modelado, inferencado kaj prezentado.

Kvanteca scienca esplorado baziĝas sur statistikaj metodoj (kp. kvaliteca esplorado).

Fojfoje oni renkontas la vorton statistiko (minuskle kaj ofte plurale) ankaŭ por bazaj statistikaĵoj: statistikaj datumoj, tabeloj kaj aliaj statistikaj datum-prezentoj. Tio imitas uzadon en iuj gentaj lingvoj, sed en Esperanto tia malpreciza uzado impresas nenature, eĉ misgvide, kaj estas evitinda.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search