Steleo

steleo de la reĝo Ezano en Aksumo

Steleo laŭ la difino de ReVo estas "unuŝtona monumento kun memorigaj skribaj aŭ simbolaj gravuraĵoj", aŭ laŭ la difino de PIV "koloneto aŭ ŝtonplato, ordinare ornamita per surskriboj aŭ skulptaĵoj, starigita kiel religia aŭ sepulta memoraĵo".

La termino devenas de la greka vorto στήλη „tomboŝtono, tombokolono“ kaj ekde la tempo de antikva Grekio unuavice signas altan, ŝtonan pilastron sen konekto al alia konstruaĵo. Steleoj ofte servis kiel tombaj monumentoj, sed ankaŭ por surskribaĵoj kaj kiel limmarkiloj.

Laŭ Francisko Azorín steleo estas Funebra monumento konsistanta ofte el simpla ŝtono.[1] Li indikas etimologion el la greka stele (elstaraĵo), kaj de tie la latina stela.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 189.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search