Sturnoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ordinara sturno,
Sturnus vulgaris vulgaris | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Sturnus estas genro de sturnoj. Kiel klarigite sube, la taksonomio de tiu grupo estas komplika, kaj diversaj fakuloj malkonsentas pri tio, kiuj specioj apartenas al tiu genro, kaj pri specioj limaj kun Sturnus.
Tiu genro havas reprezentantojn en plejparto de Eŭrazio kaj unu specio, la Eŭropa sturno, estas disvastiĝinta ankaŭ en Sudafriko, Nordameriko, Aŭstralio kaj Novzelando.
La sturnoj de la genro Sturnus estas surteremaj specioj; ili piediras pli ol saltetas, kaj havas modifojn en la cerbo kaj en la muskoloj por sondado per malferma beko. Tiu lasta adaptado faciligis la disvastigon de tiu genro el humida tropika suda Azio al pli malvarmaj regionoj de Eŭropo kaj Azio.
La plej norde reproduktantaj specioj estas komplete aŭ parte migrantaj, kaj vintras en pli varmaj regionoj.
La sturnoj de Sturnus nestumas en truoj en arboj aŭ konstruaĵoj. Ili estas ĉiomanĝantaj kaj manĝas ĉefe surgrunde; ili specialiĝas en kapto de senvertebruloj trovataj tuj sub la surfaco. Tion faciligas la kapaj adaptoj jam menciitaj, kiuj permesas la birdojn sondi per malferma beko, fermota por sekure kapti predojn.
La plumaroj en tiu grupo estas variaj, sed ĉiuj specioj havas la konatan triangulan flugilformon de sturnoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search