Sud-Osetio

Respubliko Suda Osetio
Республикӕ Хуссар Ирыстон

Flago Detaloj
Nacia himno: National Anthem of South Ossetia
Lokigo
neagnoskita ŝtatolando sen maraliro • pridisputata teritorio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Cĥinvalo
Oficiala(j) lingvo(j) rusa lingvo, oseta lingvo, kartvela lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Oseta lingvo, Rusa lingvo, Kartvela lingvo
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksaj kristanoj
Areo 3 900 km²
Loĝantaro 72 000 (2015)
Horzono +3
Interreta domajno ru
Telefona kodo +7 9971
Plej alta punkto Chanchakhi
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Anatolij Bibilov
Ĉefministro Gennadij Bekojev
Sendependiĝo 1992 — De Kartvelio
2008Rusio kaj kelkaj neagnoskitaj ŝtatoj (pli frue)
Ekonomio
Valuto rusia rublo (RUB)
vdr

Sud-OsetioSud-Osetujo (aŭ Respubliko Suda Osetio; osete Республикӕ Хуссар Ирыстон [respublika ĥussar iriston], kartvele სამხრეთ ოსეთის რესპუბლიკა) estas parte agnoskita ŝtato en Kaŭkazio, ne agnoskita de plejmulto de ŝtatoj, oficiale parto de Kartvelio. Iam aŭtonoma provinco de la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko, post disfalo de Sovetunio ĝi proklamis propran sendependecon la 20-an de septembro 1990. La registaro de kartvelia prezidento Gamsaĥurdia ne akceptis sendependiĝon de Sud-Osetio kaj nuligis ĝian aŭtonomion, kio kaŭzis kruelan militon en la regiono (1990-1992) kun postaj armitaj kunpuŝiĝoj ĉiujare ĝis 2008.

Kvankam dum pli ol 20 jaroj Sud-Osetio estas memregata, ĝia internacia statuso ĝis nun restas neklara. La antaŭa prezidento de Sud-Osetio s-ro Kokojti strebis al internacia agnosko de lia landeto kun la sola celo: reunuigi la sudan parton de Osetio kun ĝia pli granda norda parto ene de Rusia Federacio. En Sud-Osetio oni kredas, ke por tio ekzistas eĉ leĝa bazo: Sud-Osetio ne forlasis Sovetunion, kiam Kartvelio faris tion; laŭ sovetia leĝaro la malgranda respubliko rajtis fari propran decidon pri tio. Tia decido estis farita en 1990 kaj poste konfirmita de du referendumoj en 1992 kaj 2006. Ekde la disfalo de Sovetunio tbilisa registaro neniam kontrolis plejparton de la sud-osetia teritorio. Sud-Osetia flanko ankaŭ insiste nomas la eventojn de 1920-aj, 1990-aj kaj 2008 „genocido kontraŭ la osetoj“, emfazante tion kiel kialon de sia maldeziro reveni en Kartvelion.

La kartvela registaro ĝis 2005 neniel agnoskis Sud-Osetion, nomante ĝin jen Samaĉablo, jen Cĥinvala regiono, sed komence de la jaro 2005 elpaŝis kun propono de vasta aŭtonomio por Sud-Osetio. En Cĥinvalo tiun proponon oni tamen akceptis sen entuziasmo: tieaj loĝantoj ne fidas kartvelian regadon, ĉar jam dufoje (1919 kaj 1991) okazis pro ĝi grandaj problemoj kun pereo de multaj homoj. En 2006 la propono de la vasta aŭtonomio ne estas ripetata; en la oficiala administracia mapo de Kartvelio la iama aŭtonomio plu aspektas kiel tereno disdividita inter la najbaraj distriktoj sen ajna speciala statuso.

La 26-an de aŭgusto 2008 per ukazo de prezidento Rusia Federacio oficiale agnoskis sendependiĝon de Sud-Osetio[1]. Rusio iĝis la unua ŝtato — membro de UN, kiu agnoskis Sud-Osetion kiel memstaran ŝtaton. Laŭ internacia juro la statuso de la respubliko estas kontestata, same kiel tiu de la Kosovo. Pro tio nur malmultaj ŝtatoj (Nikaragvo kaj kelkaj aliaj) aliĝis al la rusia decido aŭ subtenas ĝin oficiale. La 10-an de septembro 2009 venezuela prezidento Hugo Chavez proklamis agnoskon de Sud-Osetio dum sia oficiala vizito en Moskvon.

Jam de 1990-aj jaroj Sud-Osetio multe dependas de Rusio: nelaste pro tio, ke Kartvelio blokis liveron de natura gaso kaj elektro en la ribelan regionon. Interesojn de Sud-Osetio en Rusio lobias nord-osetiaj politikistoj, kiuj foje faris decidojn subtenajn al la suferinta regiono preter la centra registaro, interalie pri liverado de elektro kaj organizo de poŝta servo.

  1. Указ Президента Российской Федерации от 26.08.2008 № 1261.. Arkivita el la originalo je 2008-09-01. Alirita 2008-08-30.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search