Surao Ta-Ha (ˈ|t|ɑː|ˈ|h|ɑː; en araba سورة طه, Sūratu Ṭā-Hā) estas la 20a surao (ĉapitro) de Korano kun 135 ajat (versoj). Ĝi nomiĝas "Ta-Ha" ĉar la surao ekas per la arabaj literoj طه. Ĝi estas mekka surao, el la dua Mekka periodo.[1] La ĉefa temo de la surao estas ĉirkaŭ la ekzisto de Dio. Ĝi pritraktas tiun temon tra historioj pri Moseo kaj Adamo.[2] Surao 20a montras kelkajn temajn kaj stilajn modelojn priskribitaj de Angelika Neuwirth en la verko de Jane McAuliffe nome "The Cambridge Companion to the Qur'an."[3] Tiuj inkludas la eskatologiajn profeciojn de la Korano, signaloj de la ekzisto de Dio, kaj debato. Aldone, surao 20a uzas tion kio estis terminigita kiel "ringa strukturo" por plifortigi sian centran temon.
Inter pritraktitaj temoj estas en tiu surao la alvoko fare de Dio al Moseo (Korano 20:10), la Eliro de la judoj el Egipto kaj la trapaso de la Ruĝa Maro (20:77), la adorado de la Ora bovido (20:88) kaj la Falo de la homo (20:120).
Tiu estas la Surao kiu konvinkis Umar por konvertiĝis al Islamo.[4]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search