Tabelo (datumtipo)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri abstrakta tipo. Por informoj pri ties specifa realigo per regulpaŝa datumstrukturo, vidu la artikolon Tabelo (datumstrukturo).

En komputado tabelo estas datumtipo, kies objektoj estas aroj da komponantoj (elementoj de tabelo, tabelanoj, valoroj), atingeblaj per unu aŭ pluraj indicoj (ankaŭ nomataj ŝlosiloj), komputeblaj dum programrulo. Objektojn de datumtipo tabelo oni nomas «tabelvariablo», «tabelvaloro» — sed plej ofte simple «tabelo», se la kunteksto sufiĉas por malambiguigi.

Kontraste al listo, tabelo estas objekto kies anoj estas ajnvice atingeblaj. Kontraste al rikordo, la indicoj aŭ ŝlosiloj, indikantaj komponanton, estas rultempe komputeblaj.

Dimensinombro de tabelo estas la nombro de indicoj necesaj kaj sufiĉaj por atingi tabelanon.

Per analogio kun konceptoj matematikaj, inspirintaj la koncepton komputadan, tabelojn unudimensiajn oni ofte nomas vektoro, kaj tabelojn dudimensiajn, matrico. Tiuj estas la plej ofte uzataj tabeloj. Malpli ofte estas uzataj tabeloj tridimensiaj; tre malofte oni bezonas pli grandajn dimensinombrojn.

En la programlingvo APL tabelo estas la ĉefa datumtipo; tiom ke la skalaroj estas klasataj kiel nuldimensiaj tabeloj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search