Tabuo

Tabuo estas forta socia malpermeso, rilate al iu homa agado aŭ socia kutimo deklarita sankta kaj malpermesita. Rompi la tabuon estas ofenda laŭ socio. La termino devenas de la tonga lingvo kaj aperas en multaj polineziaj kulturoj. En tiuj kulturoj, tabu (aŭ tapukapu) ofte havas specifajn religiajn signifojn. Ĝi akceptiĝis en Esperanto pere de la angla. La unua uzo en la angla estis de James Cook en 1771.

Kiam la brita navigisto James Cook vizitis la landon en 1777, li trovis, ke tie ekzistas, al li, multaj strangaj fenomenoj, ekz., iuj objektoj estas destinitaj nur por la altranguloj, sed ne por la ordinaraj homoj, aŭ nur por iaj specifaj celoj kaj ne por la ĝeneralaj. La tieaj loĝantoj nomis tiajn fenomenojn "tabuo". Poste, la vorto "tabuo" disvastiĝis tra la mondo.

Malgraŭ tio, tabuo ne estas ekskluziva de tiuj kulturoj, eĉ vorto pri tio. En latina lingvo, ekzemple, estas vorto sacer, kiu havas ĝuste saman signifon. Ĉiuj katolikistoj, ekzemple, scias ke komunia pokalo ne estas uzebla por alia afero krom sakramento.

Kiam agado aŭ kutimo estas konsiderata tabua, oni ne permesas ĝin kaj reguloj estas kreataj pri la temo, ekzemple la grundo kreita kiel sanktejo por krimuloj. Iuj tabuaj agadoj aŭ kutimoj estas kontraŭleĝaj, kaj ofte havas severajn punojn, ekzemple, incesto.

Tabuoj inkluzivas manĝajn malpermesojn religiajn (halalan kaj koŝerajn dietojn, la malpermeson de kanibalismo, katolikan malpermeson al viando en kelkaj tagoj) kaj nereligiajn (vegetarismon), malpermesojn pri amoro kaj alia seksumado (incesto, seksumado dum sankta vendredoramadano, bestoseksemo, pedofilio), malpermesoj pri korpaj funkcioj (furzado), malpermesoj pri drogoj (nefumado en kirkoj), malpermesoj pri generaj organoj (cirkumcido, transsekseco), malpermesoj pri ofenda lingvaĵo.

Kelkaj tabuoj rilatas al sekso. Kaŝaso (brando) estas tabuo al virinoj en Brazilo. Ili ne trinkas brandon, ne eniras en brandvendejoj, evitas eĉ flari ĝin aŭ diri unu el ĝiaj 120 nomoj. Virinoj en brazilo nomas ĝin simple "la trinkaĵo". Brazilaj viroj, kiel en aliaj landoj, ne tuŝas kudrilojnlinioj escepte se laboras profesie per ili. En ĉiuj landoj, virinaj necesejoj estas tabuo por viroj, kaj inverse.

Neniu konata tabuo estas universala, sed iuj aperas en la plejmulto de socioj. Tabuoj povas havi multajn utilajn celojn, kaj ofte ili restas eĉ post kiam la originala kialo finiĝis. Tial iuj argumentas ke tabuoj povas aperigi la historion de socioj, kiam aliaj informoj mankas.

Sigmund Freud verkis revolucian analizon de tabuoj, rimarkante fortajn nekonsciajn celojn kiuj motoras tiajn malpermesojn. En ĉi tiu sistemo, priskribita en lia esearo Totemo kaj Tabuo, Freud malkovras persvadan rilaton inter malpermesitaj kondutoj kaj la sanktigo de obĵetoj en iuj parencaj grupoj. Claude Levi-Strauss multe teoriis pri tabuoj, ĉefe pri incesto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search