Tajlando

Tajlando
ราชอาณาจักรไทย
Ratcha Anachak Thai

La flago de TajlandoFlago de Tajlando

Detaloj Detaloj
Nacia himno: 'Phleng Chat "Tajlanda Nacia Himno" (Esperanto)
konstitucia monarkio
suverena ŝtato
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bankoko
Oficiala(j) lingvo(j) la taja
Areo 513 115 km²
Loĝantaro 67 386 400 (2008)
Loĝdenso 126,4 loĝ./km²
Horzono +7
Interreta domajno .th
Landokodo THA
Telefona kodo 66
Domajna nomsistemo .th
Plej alta punkto Doi Inthanon
Plej malalta punkto Golfo de Tajlando
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Maha Vajiralongkorn (Rama la 10-a)
Ĉefministro Srettha Thavisin
Ekonomio
Valuto Baht (฿)
vdr
akvoplantoj apud templo en Tajlando.

TajlandoTajujo estas lando situanta en Sudorienta Azio sur la Hindoĉina Duoninsulo. Ĝis 1939, kaj dum la jaroj 1945-1949, la lando nomiĝis Siamo;[1][2] tiu nomo estas etne neŭtrala, dum "Tajlando" emfazas la dominantan rolon de la tajoj super aliaj popolgrupoj en la lando. Kun loĝantaro de preskaŭ 70 milionoj da personoj,[3] ĝi estas 513 120 km² etenda. Tajlando limas norde kun Birmo kaj Laoso, oriente kun Laoso kaj Kamboĝo, sude kun la Golfo de Tajlando kaj Malajzio, kaj okcidente kun la Andamana Maro; ĝi kunhavas marlimojn kun Vjetnamo sudoriente, kaj kun Indonezio kaj Barato sudokcidente. Bangkoko estas la landa ĉefurbo kaj la plej granda urbo de la lando.

Tajaj popoloj migris el sudokcidenta Ĉinio al kontinenta Sudorienta Azio el la 6a ĝis la 11a jarcento. Hindiigitaj regnoj kiel Mon, la Kmera imperio kaj Malajaj ŝtatoj regis en la regiono, konkurence kontraŭ Tajaj ŝtatoj kiel la Regnoj Ngoenyang, Suĥothai, Lan Na kaj Aĝuthaja, kiuj rivalis inter si ankaŭ unu kontraŭ alia. Kontakto kun eŭropanoj startis en 1511 pere de portugala diplomata misio el Aĝuthaja, kiu iĝis regiona povo ĉirkaŭ la fino de la 15-a jarcento. Aĝuthaja atingis sian pinton dum la 18-a jarcento, ĝis ĝi estis detruita en la Birm–Siama Milito (1765–1767). La reĝo Taksin tuj reunuigis la fragmentitan teritorion kaj establis la mallongdaŭran regnon Tonburi. Li estis sukcedita en 1782 de Rama la 1-a, nome Buddha Yodfa Chulaloke, unua monarko de la nuntempa Ĉakria dinastio. Tra la epoko de la okcidenta imperiismo en Azio, Siam restis la nura lando en la regiono kiu evitis koloniigon fare de eksterlandaj povoj, kvankam ĝi ofte estis devigita fari teritoriajn, komercajn kaj jurajn koncedojn en malegalecaj traktatoj.[4] La Siamae sistemo de registaro estis centrita kaj transformita en moderna unuiga absoluta monarkio en la regno Chulalongkorn. En la Unua Mondmilito, Siam deflankiĝis kun la la Aliancanoj, politika decido kadre de klopodoj por ŝanĝi la malegalecajn traktatojn. Post la sensanga revolucio en 1932, ĝi iĝis konstitucia monarkio kaj ŝanĝis sian oficialan nomon al Tajlando, kaj poste iĝis aliancano de Japanio en la Dua Mondmilito, denove aprtiĝante sin el okcidenta imperiismo kaj en la ondo de aziismo. Fine de la 1950-aj jaroj, militista puĉo estrita de kampomarŝalo Sarit Thanarat revivigis la historie influan rolon de la monarkio en politiko. Tajlando iĝis grava ne-NATO aliancano de Usono, kaj ludis gravan kontraŭkomunistan rolon en la mondoregiono kiel membro de la malsukcesa SEATO, sed el 1975 klopodis por plibonigi la rilatojn kun la komunista Ĉinio kaj aliaj najbaroj de Tajlando.

Krom mallonga periodo de parlamenta demokratio meze de la 1970-aj jaroj, Tajlando laŭperiode alternis inter demokratio kaj militista regado. Ekde la 2000-aj jaroj, la lando enkotiĝis en kontinua politika konflikto inter subtenantoj kaj opoziciantoj de Thaksin Shinawatra, kio rezultis en du puĉoj (nome en 2006 kaj en 2014), kaj en la establado de tajlanda konstitucio, teorie demokratia registaro post la ĝenerala balotado de 2019, kaj grandaj pro-demokratiaj protestoj en 2020–2021, kiu inkludis senprecedencajn postulojn reformi la monarkion. Ekde 2019, ĝi estis teorie parlamenta konstitucia monarkio; praktike, tamen, strukturaj avantaĝoj en la konstitucio sekurigis la enpovigon de la militistoj.[5]

Tajlando estas meza potenco en internaciaj aferoj kaj fondomembro de ASEAN, kaj ranĝiĝas tre alte en la Indico de homa disvolviĝo. Ĝi havas la duan plej grandan ekonomion en Sudorienta Azio kaj la 24-a plej granda en la mondo laŭ la aĉetpova egaleco kaj ranĝiĝas 85a laŭ teoria porpersona Malneta enlanda produkto. Tajlando estas klasita industriigita evolulando, en kiu industrio, agrikulturo, kaj turismo estas la ĉefaj sektoroj.[6][7]

  1. "Siam". Dictionary.com Unabridged (Online). n.d. Alirita la 11an de Januaro 2020.
  2. "Siam definition and meaning". Collins English Dictionary. Alirita la 11an de Januaro 2020.
  3. Thailandometers. Arkivita el la originalo je 24a de Septembro 2022. Alirita 17a de Aprilo 2022. Arkivigite je 2022-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  4. (1 October 2019) “Has Thailand learnt any Lessons from the Bowring Treaty and the Treaty of Amity?”, Athens Journal of Law 5 (4), p. 405–418. doi:10.30958/ajl.5-4-3. 
    • (2020) “Lineages of the Authoritarian State in Thailand: Military Dictatorship, Lazy Capitalism and the Cold War Past as Post-Cold War Prologue”, Journal of Contemporary Asia 50 (4), p. 571–592. doi:10.1080/00472336.2019.1688378. 
  5. Thailand and the World Bank Arkivigite je 2005-12-16 per la retarkivo Wayback Machine, World Bank on Thailand country overview.
  6. The Guardian, Country profile: Thailand, 25a de Aprilo 2009.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search