Tajpeo

Tajpeo
臺北市
Fotomontaĵo
urbo • speciala municipo de Respubliko Ĉinio • urbego • Ĉefurbo de Respubliko Ĉinio (Tajvano) • enklavo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Distrikto eksterdistrikta urbo
Poŝtkodo 100-106
Telefonkodo 02
Retpaĝaro www.taipei.gov.tw
Politiko
Urbestro Ko Wen-je (senpartia)
Demografio
Loĝantaro 2 684 567  (novembro 2013)
Loĝdenso 9 577 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 2′ N, 121° 32′ O (mapo)25.033333333333121.53333333333Koordinatoj: 25° 2′ N, 121° 32′ O (mapo)
Alto 10 m
Areo 271,8 km² (27 180 ha)
Horzono UTC+08:00 [+]
Tajpeo (Tajvano)
Tajpeo (Tajvano)
DEC
Situo de Tajpeo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Taipei [+]
vdr
Voĉlegita versio de la artikolo

Tajpeo (en la tradicia ĉina: 臺北市; en la simpligita ĉina: 台北市 ; Pinjine Táiběi Shì; prononco: [ˌtaɪˈpeɪ]; signifo: "norda Tajvano"), oficiale nomita Tajpea Urbo, estas la ĉefurbo, la plej granda urbo kaj speciala municipo de Tajvano. Ĝi estas proksimume 25 kilometrojn de Kilungo. Ĝin ĉirkaŭas du riveroj, la Kilungo kaj la Ŝindjano, kreante la Tajpean valon. Tajpeo iĝis ĉefurbo de Respubliko Ĉinio post kiam la komunistoj prenis la kontinentan parton de la lando; ekde 1949, ĝi estas la ĉefurbo de la nuna Tajvano, ankaŭ konsiderata Respubliko Ĉinio (, vidu ankaŭ la artikolon Historio de Respubliko Ĉinio post 1949).

La urbo havis 2 684 567 loĝantojn en marto de 2013. Ekde 2010 ĝi estas ĉirkaŭata de la nova milionurbo Novtajpeo. Tajpeo kaj Kilungo formas la Tajpeo-Kilungo metropolan areon, kies la loĝantaro estis 7 045 700 en marto 2017.

Tajpeo estas la politika, ekonomia, kultura centaro de Tajvano kaj unu el la plej grandaj naboj de la ĉina-parolanta mondo. Tajpeo ankaŭ estas grava alt-teknikaj industria urbo.

Tajpeo havas du flughavenon, Tajpeo Songŝan kaj Tajvano Taojuan. Tajpeo ankaŭ estas hejmo al mondfama arkitekturo, inkluzive de Tajpeo 101, Ĉiang Kai-ŝeka Memordomo, kaj plurajn noktajn merkatojn.

Kiel la ĉefurbo, "Tajpeo" kelkfoje uzas sinonime kun Tajvana registaro, La Juan. Pro la fakto ke Tajvano pro forta premo de la socialisma Popola Respubliko Ĉinio ekde la jaro 1972 ne plu estas konsiderata nacio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj multaj aliaj ŝtatoj, sur la internacia scenejo, ĝi estas nomata "Ĉina Tajpeo." La plej fama uzo de tiu nomo estas dum la Olimpiaj ludoj.

La areo de la urbo estas 271,7997 km².

La geografiaj koordinatoj estas 25° 2′ N, 121° 38′ O (mapo)25.033333333333121.63333333333 .

La horzono estas UTC+8.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search