Teatro

Ekzemplo de teatro: la Comédie-Française (akvarelo de A. Meunier, Parizo, 18a jarcento).
Interno de moderna teatro
interno de la Teatro alla Scala en Milano
Sarah Bernhardt kiel Hamleto, en 1899

Teatro (de la greka θέατρον, theatrón aŭ «kontemplejo» kaj tio siavice el θεάομαι theáomai, "vidi", "rigardi", "observi") estas belarto pri verkado kaj aranĝado de rakontoj (ĉu fikciaj ĉu bazitaj sur realaj eventoj) prezentotaj al spektantoj fare de aktoroj, kantistoj, dancistoj aŭ per marionetoj. Ĝi konsistas je kombino de parolado, gestoj, scenaro, muziko, sono kaj spektaklo. Ĝi estas ankaŭ la literatura ĝenro kiu enhavas la verkojn pripensitajn por ludado sur scenejo, antaŭ publiko. La Monda Tago pri Teatro celebriĝas en la dato de 27-a de marto.

Konstruaĵo en kiu oni prezentas teatraĵojn nomiĝas teatrejo, sed foje ankaŭ la vorto "teatro" estas uzata en la senco de "teatrejo". Ekzemple laŭ Francisko Azorín teatro estas Loko adaptita por ludi scenojn, komedion, dramon, pere de aktoroj aŭ marionetoj.[1] Li indikas etimologion el la greka theatron, el thedomai (rigardi), kaj de tie la latina theatrum.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 198.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search