Tegmento estas la ŝirmanta kaj protektanta supra tegaĵo de domo aŭ aparato. Ĝia celo estas protekti la objekton, krom la enestantajn estaĵojn, kontraŭ pluvo, neĝo, lumo, vento kaŭ (mal)varmo. La ideala materialo por ĝi dependas de la dezirataj funkcioj. Ekzemple, forcejoj ĝenerale havas vitran tegmenton por tralasi lumon sed bari venton, neĝon kaj pluvon. Tegmento gravas ankaŭ se oni deziras privatan vivon.
Laŭ Francisko Azorín tegmento estas Super tegaĵo de domo, konsistanta ordinare el tegoloj.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita sthag (tegi), kaj de tie la greka stegos (tegmento) kaj la latina tego, tectum, tegumentum. Kaj li aldonas la terminojn tegmenti, por kovri per tegmento; subtegmento, por loko sub la tegmento, foje loĝebla; tegmentisto, detegmenti, tegmenteĝo, tegmentadefluido.[2]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search