Tejdo

Tejdo
hispane Teide
vulkano
Vido al nordaj deklivoj de Tejdo vintre
Lando Hispanio Hispanio
Insularo Kanariaj insuloj
Insulo Tenerifo
Montaro Cañadas del Teide
Situo Tejdo
 - alteco 3 718 m s. m.
 - koordinatoj 28° 16′ 17″ N 16° 38′ 27″ U / 28.27139 °N, 16.64083 °U / 28.27139; -16.64083 (mapo)
Lasta erupcio 1909
Tipo de vulkano Stratovulkano
Unua grimpo Siro Edmund Scory
 - dato 1582
Situo rilate al Afriko
Situo rilate al Afriko
Situo rilate al Afriko
Vikimedia Komunejo: Teide
Portalo pri Geografio
Plej alta monto de Hispanio.

Tejdo (hispane Teide) estas vulkano en la insulo de Tenerifo, Kanarioj. Kun alteco de 3718 m super marnivelo, ĝi estas la plej alta monto de Hispanio kaj de ĉiuj insuloj en Atlantiko.

La monto kaj la ĉirkaŭaĵoj estas protektitaj kiel Nacia Parko. Ĝi estas la plej vizitata parko en la lando.

Eblas supreniri ĝis 3 555 m. per telfero en malmultaj minutoj. Por atingi la pinton necesas speciala permeso, ne malfacile akirebla en la centraj oficejoj de la Parko en Santa Cruz de Tenerife.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search