Teleskopo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri observilo. Por informoj pri la samnoma konstelacio, vidu la artikolon Teleskopo (konstelacio).
Teleskopo
invento vd
Dum 1607 - nekonata/nuntempe
Partoprenanta lenso vd
vdr
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri teleskopoj

Teleskopo estas astronomia instrumento por observi malproksimajn objektojn per akumulado kaj fokusado de elektromagneta radiado. Ĝi estas eble la plej grava astronomia ilo. Teleskopoj pligrandigas la ŝajnan angulan grandecon de objektoj, krom ilia ŝajna heleco. Estas tradiciate, ke Galilejo estis la unua, kiu uzis teleskopon por astronomiaj celoj.

La vorto "teleskopo" kutime signifas optikan teleskopon, sed ekzistas teleskopoj por la plejparto de la spektro de elektromagneta radiado.

Radiaj teleskopoj estas fokusitaj radiaj antenoj, kutime konstruitaj kvazaŭ grandaj pelvoj. La pelvo foje konsistas el konduktiva drata maŝo kies truoj estas pli malgrandaj ol la ondolongo de la ricevenda radiado. Radiaj teleskopoj ofte funkcias duope, aŭ plurope, por sintezi grandan "virtualan" aperturon, kiu estas simila laŭ grandeco al la distanco inter la teleskopoj. La plej granda estas preskaŭ same larĝa kiel la Tero. Oni nun ankaŭ aplikas aperturan sintezon al optikaj teleskopoj.

Ikso-radiaj kaj gamaradiaj teleskopoj havas malfacilaĵon, ĉar tiaj radioj trairas la plimultajn metalojn kaj vitrojn. Ili uzas ringajn "deturnetantajn" spegulojn, faritajn el pezaj metaloj, kiuj reflektas la radiojn nur kelke grade. Ĉi tia spegulo kutime estas sekco de rotacianta parabolo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search