Tempero

Antaŭaltaro pentrita je surtabula tempero, anonimao, 12-a jarcento, el La Seu d'Urgell, aktuale en la Nacia Muzeo de Arto de Katalunio (NMAK).

Tempero (latina temperare: 'miksi') estas pentrotekniko, laŭ kiu oni pentras per farboj miksitaj kun varmeta ovoflavo, gluakvo, figlakto aŭ vakso, anstataŭ kun oleo. Dum pentrado, la tempera farbo estas maldensigebla per akvo, sed – male al akvofarboj – ne post la sekiĝo. La tempero estis plej grava pentrotekniko antaŭ disvastiĝo de la olepentrado. La tabulobildoj de la mezepoko, la ikonoj estis pretigitaj per tiu tekniko.

Historie, la pentrado tempera estas karaktera de la Mezepoko en Eŭropo. Ĝi povas esti konsiderata karaktera de la stiloj kaj romaniko kaj gotiko en Okcidenta Eŭropo, kaj de la ikonoj bizancaj kaj ĝenerale ortodoksaj, en Orienta Eŭropo.

Francisko Azorín uzas tamen la terminon detrempo nome Pentro per farboj solvitaj en varmeta gluakvo, gelateno aŭ ovoflavo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina temperare (moderigi temperaturon). Li aldonas teknikajn terminojn kiel detrem-pentri, detrem-pentrado, detrem-pentro, detrem-pentristo.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 54.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search