Teodolinda

Teodolinda edziniĝas al Agilulfo. (Fresko de fratoj Zavattari, 1444).

TeodolindaTeodelinda (Ratisbona?, 570<ref<Bonalumi, p. 127.</ref> – Monza (Italio, Lomardio), 22-a de Januaro 627) estis reĝino de longobardoj kaj reĝino de Italio ekde 589 ĝis 616.

Filino de la duko de Bavario, Teodolinta estis reĝagenta princino, posteulino patrinflanke el longobarda familio tre influa, la Letingoj. Por sekurigi la aliancon inter Bavario kaj Longobardoj ŝi estis edzinigita al Aŭtaro reĝo de la Longobardoj, kiu aliris la tronon post longa fazo de manko de reĝa povo (“periodo de la dukoj”). Post la morto de Aŭtaro, Teololinda edziniĝis al Agilulfo, duko de Torino, el kiu havis filon, nome la estonta reĝo de longobardoj kaj la unua ricevanto de la bapto laŭ Katolika Eklezio. Teodolinda, fakte, konfesis katolikismon, ankaŭ se adheranta al la Triĉapitra skismo, kaj reprezentis la unuan stabilan ligilon inter la longobardoj arianaj kaj la Eklezio de Romo, danke al la amikaj rilatoj kun papo Gregorio la Granda.

Virino bela kaj inteligenta, ŝi estis tre amata ĉe sia popolo, kiu povis ĝui dum ŝia rego kaj tiu de Agilulfo prosperajn kaj fruktodonajn jarojn. La reĝino elstariĝis granda mecenatino kaj provizis Monzan - farita somera ĉefurbo de la Longobarda regno – per riĉa baziliko dediĉita al Sankta Johano la Baptisto, per la reĝa palaco kaj nombraj artaj objektoj, inter kiuj multaj relikvoj. Ŝi starigis diversajn religiajn establaĵojn en la brianza zono kaj favoris la predikadon de Sankta Kolombano.

Post la morto de Alilulfo, Teololinda estis regentino por la filo Adaloaldo, sed kiam tiu ĉi estis demisiita per kortega konspiro – post dekjara regnado – la reĝino retiriĝis al privata vivo kaj ne multe post forpasis. Ŝi estis entombigita, plenhonorita, en la baziliko de Sankta Johano nun ĉefpreĝejo de Monza, kie ŝi estis venerita de la loka popolo kiel sanktulino. Ŝia famo atingis la pinton en la 15-a jarcento kiam pentristoj fratoj Zavattari pentris, en la citita preĝejo per serio da freskoj, la Kapelon de Teodolinda, kiuj do fariĝis la plej ampleksa itala ciklo de la internacia gotika arto.

Teodolinda estas, krome, kultata kiel beata, ankaŭ se la Eklezio neniam konfirmis tiun kulton.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search