Tera atmosfero

Ĉi tiu artikolo temas pri atmosfero de Tero. Por gasa tavolo ĉirkaŭ iu ajn astro rigardu la paĝon Atmosfero. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Atmosfero (apartigilo).
Temperaturo (ruĝa) kaj logaritmo de premo (blua) de norma atmosfero 1976 ĝis 90 km alto
Temperaturo (ruĝa) kaj molmaso (verda) de atmosfero ĝis 600 km alto

La tera atmosfero estas la aertavolo, kiu ĉirkaŭas la planedon Tero. La Tera atmosfero konsistas de gasoj kiel nitrogeno (78,09 %), oksigeno (20,95 %), argono (0,93 %), karbona dioksido (0,0333 %) kaj malmulte nobla gaso (heliumo, neono, kriptono, ksenono), enhavas ankaŭ metano, hidrogeno, oksido kaj suboksido de nitrogeno, ozono kaj aliaj. La miksaĵo estas homogena ĝis ĉirkaŭ 80 km da altitudo.

La maso de la tera atmosfero estas ĉirkaŭ 5,1015 tunoj.

La meza atmosfera premo ĉe la mara nivelo estas 1013,25 hektopaskaloj (=Normaj kondiĉoj). Supren (altnivelen) la premo malpli-iĝas.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search