Terra Australis

Mondmapo de Mercator (1587) kun la supozata Terra Australis.
Universi Orbis seu Terreni Globi de Gerard de Jude, 1578 . Tio estas kopio sur ununura paĝo de la Typus Orbis Terrarum, konsistante el ok paĝoj de Avraham Ortelius de 1564. Terra Australis ĉi tie disvastiĝas norde al Nov-Gvineo
Mapo de 1583
Cosmographie Universel el 1556 de Guillaume Le Testi, en kiu la plej norda parto de Terra Australis estas prezentita kiel "Granda Java"

Terra Australis, aŭ pli kompleta Terra australis incognita (la Nekonata Sudlando), estas kontinento de kiu oni antaŭe pensis ke ĝi troviĝus sur la suda hemisfero. La termino datas el la tempo de Ptolemeo, kiu opiniis ke la Hinda Oceano estas ĉirkaŭita de tero, kaj metis Terra Australis je la suda rando.

Plipostaj kartografoj desegnis la landon en la sudo de la mondo, sed (multe) pli etendiĝante ol la hodiaŭa Antarkto, ĉefe en la suda Pacifiko. Interalie Nov-Zelando estis, post la malkovriĝo fare de Abel Tasman, vidata kiel parto de Terra Australis.

La mito de Terra Australis finiĝis per la vojaĝoj de James Cook, kiu dum sia unua vojaĝo ĉirkaŭis Nov-Zelandon kaj dum sia dua vojaĝo trakrozis diversajn oceanojn je alta suda latitudo. Per tio li pruvis ke eventuala suda kontinento ne povis situi je modera latitudo, sed nur en la polusa areo.

Post tio Terra Australis malaperis de la mapo, aŭ ĝi estis identigita kun la vere ekzistanta kontinento Aŭstralio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search