The Beatles

The Beatles
Bazaj informoj
Deveno Anglio Liverpool, Anglio
Ĝenroj Rok-muziko
Popmuziko
Aktivaj jaroj 19571970
Eldoninto Parlophone
Capitol
Odeon
Apple
Vee-Jay
Polydor
Parencaj
temoj
Stars on 45
Retejo www.beatles.com
Membroj

John Lennon (1957–1970)
Paul McCartney (1957–1970)
George Harrison (1957–1970)
Ringo Starr (1962–1970)

Antaŭaj membroj

Pete Best (1957–1962)
Stuart Sutcliffe (1960–1961)

Persona informo
Okupo
Verkoj Let It Be
Yesterday
Strawberry Fields Forever
Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band
Revolver
Hey Jude
Here Comes the Sun
Come Together
Abbey Road
Paperback Writer
Help!
Yellow Submarine
Get Back
Ob-La-Di, Ob-La-Da
TTT
Retejo https://thebeatles.com
vdr

The Beatles ([ðə ˈbiːtl̩z]; anglalingve vortluda kombinaĵo inter la anglaj "beetle" (skarabo) kaj "beat" ("ritmo"), kaj eble ankaŭ "beatnik" (nekonformulo) estis brita rokgrupo, kreita en 1957 en Liverpool. Ĝi estis unu el la plej komerce sukcesaj kaj kritike aklamitaj bandoj en la historio de populara muziko, krom la plej influa bando de ĉiuj tempoj,[1] kaj ludis ŝlosilan rolon en la disvolvigo de la kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj kaj la rekono de la populara muziko kiel arta formo.[2] La ĉefaj membroj (ekde 1962) estis John Lennon (ritma gitaro, voĉo), Paul McCartney (bazgitaro, voĉo), George Harrison (ĉefgitaro, voĉo), kaj Ringo Starr (drumo, voĉo). La bando radikis en skiflo, bitmuziko kaj rokenrolo de la 1950-aj jaroj, sed poste inkluzivis kaj miksis multajn aliajn ĝenroj, kiel tradician kaj klasikan muzikon, kaj aliajn ĝenrojn en pionira stilo. Ili esploris folkmuzikon, Baratan muzikon, psikedelan muzikon kaj ŝtonrokon. Kiel pioniroj de diskoregistrado, kantoverkado kaj artisma prezentado, the Beatles revoluciis multajn aspektojn de la muzikaj industrio kaj etoso kaj estis ofte publikigitaj de amaskomunikiloj kiel estroj de ka junularo siaepoke kaj de socikulturaj movadoj.[3] La naturo de ilia grandega populareco, konata kiel "Beatle-manio", transformiĝis dum ilia muzik-verkado kreskis kompleksece.

Estrite de la ĉefaj kantoverkistoj Lennon kaj McCartney, the Beatles evoluis el antaŭ grupo de Lennon nome the Quarrymen, kaj faris sian reputacion ludante en kluboj de Liverpulo kaj Hamburgo dum tri jaroj el 1960, dekomence kun Stuart Sutcliffe kiu ludis base. La kerna triopo formita de Lennon, McCartney kaj Harrison, kune ekde 1958, trairis sinsekvon de drumistoj, kiel Pete Best, antaŭ peti Starr aliĝi al ili en 1962. Administranto Brian Epstein muldis ilin kiel profesia bando, kaj produktoro George Martin gvidis kaj disvolvis ilian registradon, ege etendante ilian enlandan sukceson post kontrakti kun EMI Records kaj atinginte sian unuan sukcesaĵon, "Love Me Do", fine de 1962. Dum ilia populareco iĝis la intensa fanfrenezecon "Beatle-manio, la bando akiris la kromnomon "the Fab Four", kun Epstein, Martin aŭ alia membro de la etoso de la bando foje estis neformale referencita kiel la "kvina Beatle".

Komence de 1964, the Beatles estis jam internaciaj steluloj kaj estis atingintaj senprecedencajn nivelojn de kritika kaj komerca sukceso. Ili iĝis ĉefa forto de la kultura reapero de Britio, kio rezultis en la Brita Invado al la usona pop-merkato, kaj tuj ili faris sian filmodebuton per A Hard Day's Night (1964). Kreskiĝanta deziro rafini siajn studiklopodojn, kun neeltenebla naturo de ilia koncertoturneoj, kondukis al retiriĝo de la bando el koncertaj aperoj en 1966. Tiam ili produktis diskojn tre altkvalitajn kaj prilaboritajn, kiel la albumoj Rubber Soul (1965), Revolver (1966) kaj Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band (1967), kaj atingis pliajn komercan sukceson per The Beatles (konata ankaŭ kiel "la Blanka Albumo", 1968) kaj Abbey Road (1969). La sukcesoj de tiuj diskoj antaŭanoncis la alevenon de la "albuma epoko", ĉar albumoj iĝis la hegemonia formo de diskokonsumado super la antaŭe hegemoniaj unuopaĵoj; ili ankaŭ pliigis la publikan intereson en psikedelaj drogoj kaj en la spiriteco de Oriento, kaj faris ankaŭ progresojn en elektronika muziko, albumarto kaj muzikvideoj. En 1968, ili fondis Apple Corps, plurbranĉa amaskomunikila korporacio kiu plue superrigardas projektojn rilatajn al la heredo de la bando. Post la disigo de la grupo en 1970, ĉiuj ĉefaj iamaj membroj sukcesis kiel soloistoj kaj okazis nur portempaj kunlaboraĵoj inter eks-Beatles. Lennon estis murdita en 1980 kaj Harrison mortis pro pulmokancero en 2001. McCartney kaj Starr pluigis siajn respektivajn muzikkarierojn.

The Beatles estas la plej vendantaj muzikistoj el ĉiuj tempoj, kun ĉirkaŭkalkulitaj vendadoj de 600 milionojn da diskoj tutmonde.[4][5] Ili estas la plej sukcesa bando en la historio de la usona pintolisto Billboard charts.[6] Ili tenas la rekordon de plej numer-unuaj albumoj en la brita UK Albums Chart (15), plej numer-unuaj sukcesoj en la usona pintolisto Billboard Hot 100 (20), kaj plej granda nombro de unuopaĵoj venditaj en Britio (21.9 milionoj). La bando ricevis multajn premiojn, kiel sep premioj Grammy, kvar Brit Awards, unu Academy Award (al la plej bona fimomuziko pro la dokumenta filmo de 1970 Let It Be) kaj dek kvin premioj Ivor Novello. Ili estis enmetitaj en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1988, kaj ankaŭ ĉiu ĉefa membro estis unuopa enmetita inter 1994 kaj 2015. En 2004 kaj 2011, la revuo Rolling Stone vicigis tiun ĉi rokgrupon en la unua rango en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj, kiel multaj aliaj artkritikantoj kaj tekstistoj.

Por almenaŭ unu el ties kanzonoj, eble la plej fama, nome "Yesterday", ekzistas Esperanta traduko "Hieraŭ ĵus". Por aliaj esperantlingvaj tradukoj, oni povas rigardi en suba ĉapitro En Esperanto aperis.

  1. Hasted 2017, p. 425.
  2. Frontani 2007, p. 125.
  3. Frontani 2007, p. 157.
  4. Siggins, Gerard, "Yeah, Yeah, Yeah! Rare footage of the Beatles's Dublin performance", Irish Independent, 7a de Februaro 2016.
  5. Hotten, Russell, "The Beatles at 50: From Fab Four to fabulously wealthy", BBC News, 4a de Oktobro 2012.
  6. "Greatest of All Time Artists". Billboard. Alirita en 21a de Marto 2023.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search