Thor Heyerdahl

Thor Heyerdahl
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1914 (1914-10-06)
en Larvik, Norvegio
Morto 18-an de aprilo 2002 (2002-04-18) (87-jaraĝa)
en Colla Micheri, Andora
Mortokialo Cerba kancero Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj norvegaanglaitala
Ŝtataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Oslo - zoologio, geografio (1933–) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Thor Heyerdahl (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Alison Martine Lyng (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Jacqueline Beer (1996–2002)
Yvonne Dedekam-Simonsen (en) Traduki (1949–1969)
Liv Rockefeller (en) Traduki (1936–1947) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Thor Heyerdahl (en) Traduki
 ( Liv Rockefeller (en) Traduki)
Bjorn Heyerdahl (en) Traduki
 ( Liv Rockefeller (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esploristo
filmreĝisoro
aventuristo
maristo
etnografo
mondovojaĝisto
marbiologo
historiisto
scenaristo
antropologo
arkeologo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Thor Heyerdahl

Thor HEYERDAHL [tur HEJerdal] (naskiĝis la 6-an de oktobro 1914 — mortis la 18-an de aprilo 2002) estis norvega antropologo.

Li famiĝis pro sia ekspedicio Kon-Tiki en 1947. Heyerdahl supozis, ke la loĝantoj de la Polineziaj Insuloj origine venis el Sudameriko, kaj per sia ekspedicio li pruvis, ke tiutempe almenaŭ ne ekzistis teknikaj obstakloj por trapasi la 8 000-kilometran distancon trans la Pacifika Oceano. Kune kun sia kvin-persona teamo li veturis al Sudameriko, konstruis primitivan floson el surloke troveblaj materialoj por ekvojaĝi al Polinezio. La sola moderna ekipaĵo sur la floso estis radiotelegrafiiloj; nutraĵojn la teamo gajnis el la maro. La dokumenta filmo pri la ekspedicio gajnis Oskaron en 1952 kaj la libro Kon-Tiki estis tradukita al 70 lingvoj, ankaŭ al Esperanto:

Ekspedicio Kon-Tiki / Traduko de Carsten Brynildsen - Stokholmo, 1951.

Heyerdahl faris poste diversajn aliajn ekspediciojn, ekz. per la papirusa boato Ra II de Maroko trans la Atlantikan Oceanon al la insulo Barbado. Krome li estis fervora aganto por la naturprotekto. En la filmo "Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj" li ludis piraton.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search