Tokia Nacia Muzeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
nacia muzeo | |||||
Lando | Japanio vd | ||||
Situo | Ueno-kōen | ||||
Poŝtkodo | 110-8712 | ||||
Konstrustilo(j) | japana-Eŭropa eklektika arkitekturo • Imperial Crown Style vd | ||||
Arkitekto(j) | Josiah Conder • Jin Watanabe vd | ||||
Estiĝo | 1872 | ||||
Malfermo | 17-a de aprilo 1872 | ||||
Koordinatoj | 35° 43′ 8″ N, 139° 46′ 35″ O (mapo)35.718888888889139.77638888889Koordinatoj: 35° 43′ 8″ N, 139° 46′ 35″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 2 684 754 (2019) | ||||
Parto de | Ueno Imperial Grant Park vd | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.tnm.jp/ | ||||
La Nacia Muzeo de Tokio (japane 東京国立博物館, Tōkyō Kokuritsu Hakubutsukan, ankaŭ konata laŭ la anglalingvva akronimo TNM, angle Tokyo National Museum) estas artmuzeo situanta en la Parko Ueno, en la kvartalo Taito de la japana ĉefurbo Tokio.
Establita en 1872, la muzeo estas la plej granda kaj plej malnova muzeo en Japanio kaj unu el la plej grandaj artmuzeoj en la mondo.
La muzeo enhavas ampleksan kolekton de objektoj de arkeologia kaj arta valoro el diversaj epokoj de Japanio kaj aliaj aziaj landoj. La pli ol 110 mil objektoj inkluzivas 87 apartenantajn al la Japana Nacia Trezoro, kaj 610 klasitaj kiel Grava Kultura Propraĵo (angle Important Cultural Property) [1]. La fokuso de la kolekto estas japana arto laŭ la Silka Vojo, kaj ĝi ankaŭ havas grandan kolekton de grek-budhana arto.
La muzeo faras arkeologian kaj antropologian esploradon, same kiel disvastigas kulturon tra instruaj okazaĵoj ligitaj al sia kolekto.
Sur areo de ĉirkaŭ 100 mil kvadrataj metroj estas kvin konstruaĵoj - Ĉefa, Orienta, Ceremonia, Heisei kaj Trezoroj de Horyu-ji-temploj, la muzeo estas loĝigita en grupo de konstruaĵoj apartigitaj unu de la alia. Galerio Honkan (本館), azia galerio (東洋館), Hyokeikan (表慶館), Heiseikan (平成館), Horyuji Galerio Trezoro (法隆寺宝物館), Esploro kaj Informcentro (資料館) kaj aliaj instalaĵoj. Krome estas pluraj restoracioj kaj du butikoj.
Informoj en la muzeo haveblas en la japana, la hispana, la angla, la ĉina, la franca, la germana.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search