Tokso

Simbolo por toksaj substancoj

Tokso estas tipo de veneno, konsistanta el difinita kemia substanco: ekzemple cianida acido, brucino, striknino estas toksoj (el PIV). Kvankam deveninta el sama radiko, toksino estas alia koncepto.

Tokso estas farita de homoj aŭ enmetita en la medio fare de homa agado.[1] Tio kontrastas kun toksino, kiu estas veneno produktita nature de organismo (ekz. planto, animalo, insekto).[2]

El la radiko tokso oni povas aliri la jenajn esperantajn vortojn: toksa, toksi, toksado, tokseco, toksiĝi, toksiĝemulo, toksomanio, toksomaniulo, toksologo, toksologio, antitokso, kontraŭtokso, sentoksigi, sentoksigado, teletokso, teletoksado.

  1. National Cancer Institute Dictionary: definition for 'toxicant'.
  2. National Cancer Institute Dictionary: definition for 'toxin'.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search