Toledo

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Toledo (apartigilo)
Toledo
Toledo
Toledo
hispane Toledo
urbo
  flago
  blazono
Oficiala nomo: Toledo
Lando Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Provinco Provinco Toledo
Komunumo Kastilio-Manĉo
Historia regiono Kastilio
Memorindaĵoj
Rivero Taĵo
Situo Toledo
 - alteco 529 m s. m.
 - koordinatoj 39° 51′ 23″ N 04° 01′ 30″ U / 39.85639 °N, 4.02500 °U / 39.85639; -4.02500 (mapo)
Areo 232,1 km² (23 210 ha)
Loĝantaro 83 741 (2017)
Denseco 360,8 loĝ./km²
Transprenita 193 a.K.
Urbestro Milagros Tolón Jaime (PSOE)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 45001-45009
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historia urbo de Toledo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1986 (#10)
Numero 379
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iii, iv
Situo de Toledo enkadre de Hispanio
Situo de Toledo enkadre de Hispanio
Situo de Toledo enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Toledo, Spain
Retpaĝo: www.ayto-toledo.org
Map
Panoramo de Toledo

Toledo estas urbo de Hispanio, situanta en la centra ebenaĵo de tiu lando. Ĝi estas la ĉefurbo kaj de la aŭtonoma regiono Kastilio-Manĉo kaj de la samnoma provinco. Krome la municipo estas konsiderata unuope kiel komarko laŭ la divido fare de la Diputación Provincial de Toledo (provinca municiparo)[1], kvankam el vidpunkto pure geografia la urbo estas aliro al la natura komarko de La Sagra, kiu tradicie estis konsiderata kiel komencanta ĉe la propra enirejo al la urbo.[2]

Toledo estas konata kiel «Imperia Urbo» ĉar estis ĉefa sidejo de la kortego de Karlo la 1-a kaj ankaŭ kiel «la urbo de la tri kulturoj», ĉar ĝi estis loĝata dumlonge de kristanoj, judoj kaj islamanoj.

Ĝi situas ĉe la rivero Taĵo je ties dekstra flanko, sur monteto ĉirkaŭ cent metrojn alta super la rivero, kiu ĉirkaŭas ĝin baze, formante markatan meandron. La urbo havas disan formon havante kvartalojn tre malproksimajn el la ĉefa domarkerno: nome tiu de Azucaica (nedubebla araba nomo), ĉe la dekstra flanko de la rivero kun deveno el antikva submunicipo de la urbo, distas ĉirkaŭ 7 km de la urbocentro, dum tiu de Santa María de Benquerencia, situanta preskaŭ antaŭ la menciita ĉe la maldekstra flanko de la Taĵo, situas sian centron je 8 km el tiu de la urbo.

La historio de la urbo datiĝas el la Bronzepoko. Ĝi estis grava centro karpetana ĝis ties konkero fare de romianoj en 193 a. K. Troviĝas ankoraŭ diversaj restaĵoj de la romiaj epoko kaj aktiveco en la urbo, kiaj la akvedukto aŭ la cirko. Post la invadoj fare de ĝermanoj, la urbo iĝis dum la epoko de Leovigildo ĉefurbo, kaj poste, ĉefa eklezia sidejo, de la Visigota Regno. En 711 Toledo estis facile konkerata de la islamanoj estrataj de Tarik ibn Zijad. Dum la islama hegemonio, la antikva visigota ĉefurbo karakteriĝis pro sia kontraŭstaro kaj unuopeco, precize en la epoko de la Tajfo de Toledo. La kristana reĝo Alfonso la 6-a konkeris la urbon en 1085. Dum la Moderna epoko la urbo elstaris kiel sidejo de la Katolikaj Gereĝoj kaj pro sia partopreno en la Milito de la Komunumoj de Kastilio. Post la movigo de la kortego al Madrido en 1563 la urbo ekdecadenciĝis, ĉefe pro la tiama ekonomia krizo. Jam en nuntempa epoko, Toledo kaj pli precize ties alkazaro iĝis simbolo de la Hispana Enlanda Milito dum la sieĝo de la alkazaro fare de la respublika flanko. En 1983 ĝi iĝis ĉefurbo de Kastilio-Manĉo, kaj plurestis ĉefurbo de la provinco samnoma.

Tradicie la industrio metalurgia estis la ekonomia bazo, ĉefe pro la fabrikado de glavoj (nun kiel suveniro) kaj tranĉiloj. Aktuale la majoritato de la populacio dediĉas sin al sektoro serva, kaj estas ankaŭ granda nombro de senlaboruloj. Pri infrastrukturoj, la urbo havas diversajn ŝoseojn, inkluide la Aŭtovojon Madrido-Kordobo (paga). Ekzistas linio de fervojo altrapida kiu konektas Toledon kun Madrido en malpli da duonhoro. Estas ankaŭ diversaj infrastrukturoj de sanservoj, inklude gravegan Nacian Hospitalon de Paraplegiuloj, aliajn sportajn kaj militistajn, kia la Altlernejo de Infanterio. Pri sporto, ekzistas diversaj teamoj de futbalo, korbopilko, manpilko, atletismo, naĝado kaj aliaj sportoj.

Pri kulturo Toledo ĝuas de nombraj interesaĵoj kaj estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1987. Inter tiuj elstaras la Monaĥejo de Sankta Johano de la Reĝoj, de stilo izabela gotiko de la 15-a jarcento, kaj la Katedralo de Sankta Maria, de stilo gotika de la 13-a jarcento. Toledo estis ankaŭ naskiĝloko aŭ loĝejo de famaj artistoj kiaj Garcilaso de la VegaEl Greco inter multaj aliaj.

Pro la prestiĝo kaj ĉefurba kaj monumenta de la urbo, la nomo Toledo estis uzata ankaŭ por aliaj urboj nome kvin urboj de Usono, en la ŝtatoj de Ohio, Ilinojso, Oregono, Iovao kaj Vaŝingtonio; krom aliaj sep de Kanado, Belizo, Brazilo, Portugalio, Kolombio, Filipinoj kaj Urugvajo kaj kvar lokoj pliaj ene de Hispanio en la provincoj de Huesca, Orense, Asturio kaj Tenerife.

  1. Komarko de Toledo en la retejo de la provinca Deputitarejo http://www.diputoledo.es/global/categoria.php?id_area=11&id_cat=202&f=202 9-a de junio, 2008.
  2. Comarca de La Sagra http://www.toledo-virtual.com/sagra/2-34-14-34.htm 12-a de decembro 2008.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search