Toleremo

Religia maltoleremo: la vera religio bojligas judon, islamanon kaj paganon, reliefo de katolika preĝejo en Vilno, Litovio

Toleremo devenas de la latina verbo: tolerare, kiu signifas "elteni" silente suferi indulgi , sed ankaŭ "allasi""akcepti". Laŭ PIV "tolero" estas ago de iu, kiu toleras, kaj ankaŭ la rezulto de tiu ago; kompreneble toleras plej ofte tiu, kiu toleremas kaj inverse. Toleremo estus inklino allasi ĉe la aliaj pens- aŭ agmanierojn, kiujn oni ne uzas aŭ aprobas mem, kiel religia toleremo, politika toleremo, ktp.

Tiu, kiu kutime ne toleras estas netolerema kaj, se faras tion sisteme kaj troe, estas maltolerema. Do, maltoleremo estas la plej alta grado de netoleremo. En ŝtata kaj socia privata juroj estas difinebla la tolero sub la absolutismo, diktatoreco, hegemonio, tiraneco, imperiismo. militarismo - en religioj estas vaste konata la dogmismo


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search