Tomaso (apostolo)

Sankta
Tomaso
Persona informo
Naskiĝo antaŭ la jaro 10
en Galileo
Morto ĉ. la jaro 72
en Milaporo
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo baziliko de sankta Tomaso Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo misiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Festotago 3-a de julio kaj 21-a de decembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Tomaso, unua jarcento, juda masonisto kaj kristana martiro, estis unu el la dekdu apostoloj de Jesuo Kristo. Li ankaŭ estas nomita Tomaso Dubanta, ĉar li dubis pri la releviĝo de Jesuo ĝis li povis tuŝi liajn vundojn. Kaj alia nomo estas Tomaso Didimo ĉar li estis ĝemelo (laŭ unu fonto, la ĝemelo de Jesuo mem!). Tomaso en la siria kaj Didimo en la greka signifas "ĝemelo". Laŭ la kristana tradicio, Tomaso predikis la evangelion al Persio kaj Hindio.

Dubanta Tomas sur pentraĵo de la nederlandano Wouter Pieterszon Crabeth la 2-a, filo de Petro

La du ĉefaj fontoj pri Tomaso estas la biblio, precipe la evangelio de Johano, kaj la Agoj de Tomaso, libro antikva kaj ne tute malvera, kiun rekonis manikeismo, sed ne katolikismo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search