Tradiciismo

Tradiciismo, kiu ĝenerale proponas estimon al formuloj, moroj kaj normoj de la geavaro, ĉi-kaze estas filozofia-religia doktrino, establiĝinta inter kelkaj el la intektula katolika, kaj ne nur, membraro de la epoko de Restaŭra Epoko (18-a jarcento), laŭ kiu la homa racio estas senpova kaj celmanka ne nur rilate la verojn supernaturajn kaj revelaciitajn, sed ankaŭ rilate al taksataj de teologoj “naturaj” (kiel senmorteco de la animo, konebleco pri la ekzisto de Dio, eterna vivo, natura morala leĝo ktp). Laŭ tradiciistoj, la homo povas atingi, kun certeco, tiujn verojn, nur pere de la revelacio farita de Dio al la homo ekde la ties ekzistiĝo kaj transdonita, do, per tradicio tra la generacioj.

Tiu filozofia fluo naskiĝis en Francio, ĝiaj precipaj kreantoj estis Louis de Bonald, F. de Lamennais, A. Bonnety, sed ĝi trovis subtenantojn en Belgio ĉe teologoj de Loveno A. Tits kaj J. Ubaghs; en Italio koloriĝis je tradiciismo, almenaŭ laŭaspekte en kelkaj liaj verkoj, Vincenzo Gioberti; en Hispanio tendencis al tradiciismo Donoso Cortés.

Historiistoj pri kulturo vidas en tradiciismo reagon al la klerisma raciismo kaj al la plivastiĝanta skeptiko generinta filozofiajn sistemojn neantajn la sferon supernaturan.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search