[[Fil:Fastelavnsboller_2_(ubt).jpeg|ligilo=https://no.wikipedia.orgview_html.php?sq=CIA&lang=eo&q=Fil:Fastelavnsboller_2_(ubt).jpeg%7Ceta%7CEn multaj lokoj, estas tradicio manĝi bulkojn je speciala okazaĵo (festo) dum la jara ciklo.]] Tradicio (de la latina tradere, "transsendi") estas socia praktiko, nocio, institucio, rakonto aŭ kutimo kiu eniras la memoron de komunumo kaj estas transdonita de generacio al generacio, origine parkerigita, sen bezono de skribsistemo. La tasko de tradicio estas kunligi la malnovan kaj la novan por krei historian kontinuecon por grupo aŭ la membroj de socio. La enhavo de la tradicio ofte estas ligita al kulturaj elementoj kiuj verŝajne estas precipe valoraj ĉar ili konsistigas esencan parton de la socia heredaĵo.
Buŝe transdonitajn tradiciojn, precipe rakontojn kaj legendojn, oni sumigas sub la nocio buŝa historio. Ĝi ofte estas antaŭulo kaj fonto de skribe dokumentita historio. Ĉi-tiun procezon subtenas interalie poetikaj iloj; ekzemple rimo kaj aliteracio. Ekzemple, estas nun tradicio en la Okcidenta civilizo havi Kristnaskan arbon por celebri Kristnaskon.
Kvankam tradicioj estas ofte konsiderataj antikvaj, neŝanĝeblaj kaj gravegaj, ili ofte estas multe malpli "naturaj" ol oni ĝenerale supozas. Multaj tradicioj estis plane inventitaj ial, ofte por emfazi aŭ plifortigi la gravecon de iu institucio. Tradicioj ankaŭ estas ofte ŝanĝataj por adaptiĝi al la nunaj bezonoj, kaj la ŝanĝoj rapide akceptiĝas kiel parto de la antikva tradicio.
Gravas en de la kristana teologio iuj distingoj rilate buŝajn tradiciojn kiuj sekve estis transskribitaj kaj enprenitaj kiel laŭveraj ĉe apartaj komunumoj (Eklezioj).
vidu: folkloro, kulturo, socioscienco, festaj kaj feriaj tago, vesto
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search