Trajno

Kontenerporta trajno BNSF pasas tra Viskonsino, Usono.
Trajno en Salta, Argentino.
Vaporlokomotivo en la Stacidomo de Dieringhausen, Germanio

Trajno estas vico da similaj veturiloj, interligitaj kaj sekvantaj komunan vojon. Ĝi konsistas el tiranta motorhava veturilo (lokomotivo) kaj senmotoraj vagonoj (vagonaro), kaj eble kromaj aliaj veturiloj. La termino estas ofte uzata pri fervojo, ĉar pro la fervojaj trakoj eĉ longaj trajnoj povas facile sekvi unu vojon. Fervoja trajno povas konsisti el lokomotivo(j) kaj vagonoj, sed ankaŭ el trakciaj vagonoj.

Ĝi estas tipa sistemo de rela transporto kiu konsistas el menciita serio de veturiloj kiu uzas relan vojon (plej ofte durelan, sed ne nur) por transporti ŝarĝonpasaĝerojn. Necesa energio estas havigita de aparta lokomotivo aŭ unuopaj motoroj en mem-pelataj multoblaj unuoj. Kvankam historie vapora propulsado hegemoniis, plej oftaj modernaj formoj estas dizelaj kaj elektraj lokomotivoj, tiuj lastaj provizitaj per supertrajnaj kabloj aŭ aldonaj reloj. Aliaj energifontoj povas esti ĉevaloj, kabloj, gravito, pneŭoj, baterioj, kaj gaspelaj turbinoj. Trajnvojoj kutime konsistas el du, tri aŭ kvar aŭ kvin reloj, kun limigita nombro de unureloj kaj maglevoj mikse.[1] La vorto 'trajno' derivas el malnova franca trahiner, el Latina trahere 'peli, porti'.[2]

Estas variaj tipoj de trajnoj kiuj estas dezajnitaj por partikularaj celoj. Trajno povas konsisti el kombino de unu aŭ pliaj lokomotivoj kaj ligitaj vagonoj, aŭ mempelita trajnunuo (aŭ foje unusola aŭ artikulita energienhava veturilo, nome relaŭto). La unuaj trajnoj estis perŝnure trenitaj, gravitenergiaj aŭ pelataj de ĉevaloj. El la komenco de la 19a jarcento preskaŭ ĉiuj ricevis energion el vaporlokomotivoj. El la 1910-aj jaroj antaŭen la vaporlokomotivo ekestis anstataŭitaj per malpli labor-intensivaj kaj pli puraj (sed pli kompleksaj kaj multekostaj) dizellokomotivoj kaj elektraj lokomotivoj, dum preskaŭ samtempe mempelitaj trajnunuoj de ajn energia sistemo iĝis multe pli oftaj por pasaĝera servo. Trajnoj iĝis tre komfortaj.

Pasaĝertrajno estas tiu kiu inkludas pasaĝer-portajn vehiklojn, kiu povas ofte esti tre longa kaj rapida. Elstara kaj kreskanta longdistanca trajnkategorio estas alt-rapida relo. Por atingi multe pli rapidan funkciadon de ĉirkaŭ 500 km/h, plinovigita magleva teknologio estis pristudata dum jaroj. En plej landoj, kiaj Britio, la distingo inter tramvojo kaj relvojo estas preciza kaj difinita laŭjure. La termino malpeza trajno estas foje uzata por moderna tramsistemo, sed ĝi povas signifi ankaŭ intermezan formon inter tramo kaj trajno, simila al Metroo escepte pro tio ke ĝi povas havi nivelajn kruciĝojn.

Kargotrajno (konata ankaŭ kiel vartrajno) uzas ŝarĝovagonojn por transporti varojn aŭ materialojn (ŝarĝo) – esence ajn trajno kiu ne estas uzata por transporti pasaĝerojn.

  1. Magnetic Levitation Trains. Los Alamos National Laboratory. Arkivita el la originalo je 2015-02-08. Alirita 17a de Septembro 2014. “The electrodynamic suspension (EDS) levitates the train by repulsive forces from the induced currents in the conductive guideways.”.
  2. Train (noun). (definition – Compact OED). Oxford University Press. Arkivita el la originalo je 2005-05-26. Alirita 2008-03-18.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search