Traktato de Lisbono

Traktato de Lisbono
traktato de Eŭropa Unio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio
Eldonado
vdr
Ŝtatestroj de la Eŭropa Unio post la subskribo de la Traktato de Lisbono

La Traktato de Lisbono (foje nomata Reforma Traktato) estas traktato de Eŭropa Unio destinita por reformi la Eŭropan Union sekvante la malsukcesintan Eŭropan Konstitucion. La aktuala projekto estas titolita la «Projekta Traktato ŝanĝanta la Traktaton pri Eŭropa Unio kaj la Traktato stariganta la Eŭropan Komunumon». La interkonsento estis atingita pri la traktata fina teksto ĉe neformala pintokunveno en Lisbono la 19-an de oktobro 2007. La traktato estis fine subskribita de Eŭropaj gvidantoj la 13-an de decembro 2007. Ĉar la traktato estis subskribita en Lisbono, sekve ĝi konatiĝas kiel la Traktato de Lisbono. Esperata dato por la apliko de la traktato estus 1-a de Januaro 2009, ĝustatempe antaŭ la Eŭropaj balotoj en 2009.

La antaŭe proponita Konstitucio ne sukcesis ratifon en referendumoj en Francio nek Nederlando en 2005. Ĝi estis ratifita de 15 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, sed pro la postulo de unuanimeco por ŝanĝi la EU-konstitucia kadro, la francaj kaj nederlandaj voĉdonoj postulis de la EU-gvidantoj, ke ili ŝanĝu la procedojn kaj enhavon de nova EU-traktato.

En junio 2007, la Eŭropa Konsilio atingis interkonsenton pri la kadro de nova traktato, kiu estis finfarita dum interregistara Konferenco (IGC).

La 13-an de junio 2008, la irlanda popolo per referendumo rifuzis la Lisbonan Traktaton kiu, pro la nepre unuanimeca ratifo de ĉiuj membroŝtatoj de la EU, estas teorie fiaskinta. Sed la unuaj reagoj de diversaj ŝtatestroj kaj aliaj gvidaj politikistoj de la EU montras, ke ili ne pretas rezigni pri tiu traktato. Unu el la proponitaj solvoj (farita de la germana ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Steinmeier) estas proponi al Irlando dum certa tempo eksiĝi el la EU, kiu per tio havus la ŝancon unuanime ratifi kaj do ekvalidigi la traktaton. Poste Irlando povus per nova voĉdonado reveni al la Unio... La definitiva sinteno de la EU koncerne la traktaton estos decidita fine de junio 2008.

La 2-an de oktobro 2009, la irlanda popolo per referendumo akceptis la Lisbonan Traktaton.

La Traktato fine validiĝis la 1-an de decembro 2009.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search