Tria mondo

La tri mondoj dum la Malvarma Milito:
  •  Unua mondo
  •  Dua mondo
  •  Tria mondo
  •  Unua mondo
  •  Tria mondo
  •  Kvara mondo
  •  Nekonata
  • La esprimo tria mondo estis unue kreita de la ekonomikisto Alfred Sauvy en artikolo en la franca ĵurnalo L'Observateur de la 14-a de aŭgusto 1952. Ĝi intence similas al la esprimo "Tria Stato" (france, Tiers Etat), kiu estis la nomo de burĝaro kaj laboristaro en la franca parlamento vokita en 1789. Kiam la Tria Stato ekkonsciis sian gravecon kaj decidis asembli sendepende de nobelaro kaj eklezio, ekis la Franca Revolucio de 1789. Same la Tria mondo konscius sin kaj akirus sian justan potencon.

    Studado pri ekonomia disvolvo temas pri tio, kiel riĉigi la triamondajn landojn.

    Nuntempe la uzo de la esprimo "evolulando" estas pli ofta, kompare kun evoluinta lando.


    © MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search