Tiu balkono aperis en la jam nevalidaj moneroj de 50 pesetoj.
ponto de Alcántara kaj la balkono de Trujillo en monero de 50 pesetoj el 1993.
Trujillo estas urbo kaj municipo de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regionoEkstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso(Cáceres) kaj al la komarkoTierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 8 605 loĝantoj sur areo de 655 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 loĝantoj/km². Ĝia graveco estas ĉefe historia kaj monumenta. Ĝi estas la naskiĝloko de la hispanaj konkerantoj Francisco Pizarro kaj Francisco de Orellana. Impona statuo de la unua surĉevale, en la centra placo, estas la ĉefa simbolo de la urbo. Aliaj monumentoj estas la kastelo, la preĝejoj de Sankta Maria (13-a jarcento) kaj Sankta Francisko, kaj multnombraj palacoj.