Turingia Arbaro

Turingia Arbaro
Arbaro
mezalta montaro, naturregiono [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio

Supermara alteco721 m ü. NHN [+]
Koordinatoj50° 40′ 0″ N, 10° 50′ 0″ O (mapo)50.66666666666710.833333333333Koordinatoj: 50° 40′ 0″ N, 10° 50′ 0″ O (mapo) [+]
Plej alta punktoGroßer Beerberg
Akvokolektejo1 000 km² (100 000 ha) [+]
Areo1 000 km² (100 000 ha) [+]

Turingia Arbaro (Turingio)
Turingia Arbaro (Turingio)
DEC

Turingia Arbaro (Germanio)
Turingia Arbaro (Germanio)
DEC
Map
Turingia Arbaro
Vikimedia Komunejo:  Thüringer Wald [+]
vdr
situo de la Turingia Arbaro
la Turingia Arbaro apud Oberhof

La Turingia Arbaro (germane Thüringer Wald [prononco "Tyringa Valt"]) en vasta senco estas mezalta montaro, tre arbaroriĉa, de 150 kilometroj da longo kaj 35 kilometroj da larĝo en la federacia lando Turingio de Germanio. En malvasta senco la Turingia Arbaro nur estas la okcidenta parto de tiu montaro, ĝis proksimume la urbo Neustadt am Rennsteig. La orienta parto, do la mezalta montaro oriente de la linio Gehren-Neustadt-Schleusegrund-Auengrund kontraste al la okcidenta parto nomiĝas Turingia Ardeza Montaro.

La Turingia Arbaro kaj la Turingia Ardeza Montaro etendiĝas de la rivero Werra en nordokcidento ĝis la mezalta montaro Frankonia Arbaro en sudoriento. En la norda parto de la montaro rojoj kaj riveretoj pli aŭ malpli rekte enfluas la riveron Elbo, en la suda parto en la riverojn Weser (pere de la alfluo Werra) respektive Rejno (Majno).

La plej alta montopinto de la Turingia Arbaro estas la monto Großer Beerberg proksime de la urbo Suhl (982 m). Pliaj aparte altaj punktoj de la teritorio estas la montoj Großer Inselsberg (916 m) kaj Schneekopf (978 m).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search