Tuso

Tusanta knabo

Tuso (de latina: tussis) estas spasma kaj ofte ripeta kontrahiĝo de la toraka kavo, kiu estigas fortan elĵeton de la aero el la pulmoj akompanatan de karakteriza sono. La tiel elĵetita aero povas atingi rapidon de 480 km/h.

La ĉefa celo de tuso estas senbalastigi la spirajn tubojn (traĥeo, laringo, faringo) de kumulado de mukaĵoj. Tuso povas esti estigata de la eniro de manĝaĵo en la trakeon pro misfunkciado de la epigloto. Ofta aŭ kronika tuso estas simptomo de malsano.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search