Tutmondaj 200

Tutmondaj 200 (angle: Global 200 [gloŭbl tuhandrd]) estas listo de nuntempe 238 regionoj (kunigitaj ekoregionoj) difinitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kiel karakterizaj por la plej gravaj tipoj de tersupraĵaj, maraj, kaj dolĉakvaj biomoj.

La elekto de tiuj ĉi ekoregionoj sin apogas sur diversaj kriterioj, kiaj la riĉeco je specioj; la endemia karaktero de tiuj specioj; la unika karaktero de la taksonoj plej evoluintaj; la ekzisto de aparta situacio; la malofteco de la tipo de vivejo asociata.

La Monda Natur-Fonduso atribuas konservado-statuson al ĉiu regiono en la listo Tutmondaj 200: endanĝerigata, vundebla, relative stabila aŭ sendifekta. Pli ol duono de tiuj ĉi ekoregionoj estas taksitaj kiel endanĝerigataj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search