Umbrio

Umbrio
itale Umbria

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: UMB
Ŝtato: Italio
Areo: 8 456 km² Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto italia regiono}} kaj korektu la artikolon)
Ĉefurbo: Perugia
Loĝantaro: 882 015 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 104 loĝ./km²
Provincoj: Perugia, Terni
Komunumoj: listo de 92 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 10
Prezidanto: Donatella Tesei (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Umbrio (itale Umbria [umbrja]) estas regiono de Italio.

Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 882 015 loĝantoj sur areo de 8 456 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 104 loĝantoj/km².

Ĝi estas la sola el la italaj regionoj (en la centra kaj suda Italio), kiu havas nek marbordon nek eksterlandan limon, sed estas tute ĉirkaŭata de aliaj italaj regionoj, nome Toskanio (nord-okcidente), Markio (nord-oriente) kaj Latio (sude).

La nomo de la regiono devenas de la antikva popolo de la umbroj, kiuj 1000 jarojn antaŭ nia epoko regis ĝin kaj eĉ pli grandan teritorion, kiu atingis la Adriatikon.

La Festo de la Ceroj en Gubbio estas tiom grava eĉ je regiona nivelo ke ekde 1973 la "Tre Ceri" reprezentas la simbolon de la Regiono Umbrio kaj estis stiligitaj en la oficialaj blazono kaj en la flago.[1]

  1. Stemma gonfalone, Arkivigite je 2020-09-29 per la retarkivo Wayback Machine en consiglio.regione.umbria.it.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search