La Universitato de Milano (itale Università degli Studi di Milano, latine Universitas Studiorum Mediolanensis), aŭ Universitato de Studoj de Milano, konata populare kiel UniMi aŭ Statale, estas universitato en Milano, Italio. Ĝi estas unu el la plej grandaj universitatoj en Eŭropo, kun ĉirkaŭ 60,000 studentoj,[1] kaj konstata instruistaro kaj esplorstabanaro de ĉirkaŭ 2,000.[2]
La Universitato de Milano havas naŭ altlernejojn kaj proponas 134 subgradigajn kaj gradigajn kursojn, 21 doktorigajn lernejojn kaj 92 specialigajn lernejojn. La esploraj kaj instruaj agadoj disvolviĝis laŭlonge de la jaroj kaj pro tio ricevis gravajn internaciajn rekonojn.
La Universitato de Milano estas la nura Italia membro de la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj, nome grupo de ekde 2017 dudek tri intensivaj esploraj universitatoj en Eŭropo. Ĝi konstante estas rangigita kiel unu el la plej bonaj universitatoj de Italio, kaj ĝenerale kaj en specifaj fakoj.
Unu Nobel-premiito pri fiziko, nome Riccardo Giacconi,[3] same kiel unu Fields medalricevinto, nome Enrico Bombieri,[4] studis en la Universitato.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search