La Usona Mararmeo (angle United States Navy, mallonge USN) estas la marmilita branĉo de la Usona Armeo kaj unu el la sep uniformitaj servoj de Usono. Ĝi estas la plej granda mararmeo en la mondo. La tunaro de ĝia batala floto estas pli multe granda ol la kombinaĵo de la sekvaj 13 mararmeoj kune.[1] La Usona Mararmeo havas ankaŭ la plejgrandan aviadilŝipan floton, kun 11 tiaj ŝipoj aktive servantaj. La mararmeo havis, en januaro 2011, 328,516 aktive servantajn membrojn plus 101,689 rezervajn. Ĝi havas entute 286 aktivajn ŝipojn, kaj pli ol 3,700 aviadilojn.[2]
La Usona Mararmeo devenis de la Kontinenta Mararmeo, establita en 1775 en la frua etapo de la usona revolucio. Nelonge post la revolucio, en 1785, la Kontinenta Mararmeo malfondiĝis, kaj Usono restis ĝis 1794 sen mararmeo, kvankam la Usona Konstitucio (1787) donis al la Usona Kongreso (parlamento) la povon "provizi kaj tenadi mararmeon.[3]
La Mararmeo estas administrata de la Departmento de Mararmeo, kiun estras la (civilula) Sekretario de Mararmeo.
La Departmento de Mararmeo estas sekcio de la Departmento de Defendo, gvidata de Sekretario de Defendo. Tradicie, la plej altranga mararmea oficiro estas la Estro de Mararmeaj Funkcioj; la nuna postenulo estas admiralo Jonathan Greenert. Tamen, unu mararmea oficiro aktuale rangas pli alte ol li, nome la vicprezidanto de la Kunigita Stabestraro (angle Joint Chiefs of Staff), admiralo James Winnefeld.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search