Usona Milito de Sendependeco | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
milito de nacia liberiĝo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Dek tri Kolonioj (posta Usono) Francio Hispanio Nederlando |
Reĝlando Britio kun soldataroj el Hesio-Kaselo, Hanau, Brunsvigo-Wolfenbüttel, Ansbach, Bayreuth, Anhalt-Zerbst, Waldeck kaj Pyrmont | ||||||
Komandantoj | |||||||
George Washington Friedrich Wilhelm von Steuben Tadeusz Kościuszko Kazimierz Pułaski Horatio Gates Marquis de La Fayette Comte de Rochambeau Comte de Grasse Bailli de Suffren Bernardo de Gálvez Luis de Córdova Juan de Lángara |
Frederick North William Howe Thomas Gage Henry Clinton Charles Cornwallis Guy Carleton John Burgoyne Benedict Arnold George Rodney Richard Howe Wilhelm von Knyphausen Joseph Brant | ||||||
La Usona Milito de Sendependeco (estas konsekvenco en Usono de la Usona Revolucio) estis milito inter la Reĝlando de Britio kaj ĝiaj kolonioj en Nord-Ameriko, aliancanoj de Francio, de 1775 ĝis 1783. La fina rezulto estis la agnosko de sendependeco de la 13 plej sudaj kolonioj, kaj ankaŭ maldense koloniitaj teritorioj okcidentaj ĝis la Misisipia Rivero.
Antaŭ la revolucio, la plejparto de la homoj en la Britaj Nord-Amerikaj Kolonioj konsideris sin lojalaj regnanoj de la Brita Krono, kun la samaj rajtoj kaj devoj kiel homoj en Britio. Tamen, sub la doktrino de merkantilismo la britoj konsideris la koloniojn pli kiel rimedon utiligotan por la avantaĝo de sia propra ekonomio kaj havis malmultan respekton por la kolonianoj. Tiu diferenco de percepto kondukis al forta ciklo de tio, ke kolonianoj agas kontraŭ tion, kion ili vidas kiel maljustan politikon, poste severa brita reago, sekvata de pli forta kolonia reago, kondukanta al eĉ pli severa brita reago — ĉio ĉi kondukis rapide al la revolucio.
Dum la kolonianoj ekmalakceptis la Kronon ili ankaŭ ekfariĝis pli kaj pli radikalaj alimaniere, pli atentante la ideon de vasta demokratio laŭ idealoj de Klerismo kaj homojn kiel Thomas Paine, kiu nelonge antaŭe estus kondamnita kiel Leveller ("ebeniganto").
Oni notu, tamen, ke granda parto, probable plimulto, de la loĝantaro ja restis lojala aŭ neŭtrala dum la milito. Lojalistoj, konataj kiel torioj (angle tory), inkluzivis anojn de la nobelaro, kiuj povus perdi multon kaj ankaŭ lastatempajn enmigrintojn, kiuj identigis sin pli kun sia naskiĝloko ol kun sia nova hejmo. Post la milito, multaj torioj estis devigitaj fuĝi al Kanado aŭ al Britio. Multaj indianoj ankaŭ oponis la revolucion, konsciante, ke ili plej probable suferus pli sub la sendependaj usonanoj ol sub la britoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search