Utaho

Utaho
State of Utah
Ŝtata flago de Utaho Ŝtata blazono de Utaho
(Flago de Utaho) (Blazono de Utaho)
Ŝtata kromnomo: Beehive State (abeluja ŝtato)
Mapo de Usono kun Utaho montrata

Map

Aliaj subŝtatoj de Usono
Oficiala(j) lingvo(j): angla
Plej granda urbo Salt Lake City
Ŝtatestro Spencer Cox
(ekde 4-a de januaro 2021)
Areo 219.887 km² (13)
 - Tero 212.751 km²
 - Akvo 7.136 km² (3,25 %)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 3 271 616 (34-a)
 - Denso 14,89 /km² (41-a)
Aliĝo
 - Dato 4-a de januaro 1896
 - Ordo 45
Horzono MST: UTC-7/-6
Latitudo 37° N al 42° N
Longitudo 109° 3′ U al 114° 3′ U
Larĝeco 565 km
Longeco 435 km
Alteco
 - Plej alta 4.126 m
 - Meza alteco 1.860 m
 - Plej malalta 664 m
Mallongigoj
 - USPS UT
 - ISO 3166-2 US-UT
Retejo www.utah.gov
vdr

Utaho (angle Utah [JU-ta]) estas usona ŝtato. Ĝi fariĝis la 45-a ŝtato de Usono je la 4-a de januaro 1896.

Post la morto de Joseph Smith, la fondinto de Mormonismo, Brigham Young gvidis sian popolon okcidenten, kaj fine al Valo Sallaga en 1847. La ĉefa obstaklo al ŝtatiĝo estis poligamio, kiun la eklezio fine rezignis. En 1863 estis malkovrita arĝento, kio kunkaŭzis allogon de multaj ne-mormonoj. Sed ankoraŭ nuntempe du trionoj de la ŝtata loĝantaro estas mormonoj kaj la ŝtato restis konservativa.

La unua trakontinenta fervojo en Nordameriko kompletiĝis en 1869, kiam la konstruekipoj de ambaŭ flankoj renkontiĝis ĉe Promontory Point kaj enbatis oran najlon.

En la jaro 1952 estis malkovrita uranio apud Moab.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search