Uzbekio, Uzbekujo aŭ Uzbekistano (uzbeke Oʻzbekiston) estas senmarborda lando en Centra Azio. La najbaraj landoj estas okcidente kaj norde Kazaĥio, oriente Kirgizio, sud-oriente Taĝikio kaj Afganio kaj sude Turkmenio. Okcidente la lando limas la lagon Aralo. La ŝtato Uzbekio estiĝis en 1925 kiel Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko, do kiel parto de Sovet-Unio, kaj sendependiĝis en 1991. La nomo Uzbekujo estas bazita sur la popolo de la uzbekoj, kies nomo venas de Uzbek Ĥan.
Inter la enlandŝtatoj en la mondo Uzbeklando estas unu el nur du landoj duoble izolitaj de maraliro, do landoj kies ĉiuj najbaroj estas ankaŭ sen marbordo, la alila lando estas Liĥtenŝtejno.
Uzbekio estas la plej feliĉa lando en KSŜ, laŭ la World Happiness Report[3].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search