Varsovia Vento

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Varsovia Vento
Esperanto-klubo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1991 vd
Fondinto(j) Irek Bobrzak vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Varsovia Vento estas Esperanto-klubo en Varsovio, Pollando, fondita de Irek Bobrzak (Ireneusz Bobrzak) en la jaro 1991, por informi kaj instrui Esperanton ĉefe en la junulara medio. La unuaj aktivuloj, kies kontribuo en evoluon de la klubo estis signifa, estis: Waldemar Orzeszak, Artur Modzelewski, Jarosław Chaber, Irmina Szustak, Joanna Jakielska, Michał Wyszogrodzki, Mariola Grzeszczuk kaj sekve Agnieszka Mozer, Tomasz Stachowicz, Marta Domian kaj Marek Mazurkiewicz. La klubo organizas senpagajn kursojn de Esperanto kaj invitas al diversflanka aktiveco en la movado. En la komenca periodo ĝi eldonadis revuojn Raporto de Varsovia Vento kaj Tornado, nun kreas filmojn, kiujn eblas spekti en la jutuba kanalo, kaj radio-elsendoj forme de podkasto: Varsovia Vento-Elsendoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search