Vero

La Vérité, de Jules Joseph Lefebvre
Tempo savanta Veron el Falseco kaj Envio, François Lemoyne, 1737
Vero, tenanta spegulon kaj serpenton (1896). Olin Levi Warner, Kongresa Biblioteko, Konstruaĵo Thomas Jefferson, Vaŝingtono

Vero[1] estas konformeco de informo al faktojrealo[2] aŭ fideleco al originalo aŭ al normo aŭ idealo.[2] Vera informo liveras fakto(j)n.

Problemon difini ĉi tiun nocion pritraktis filozofoj de antikva epoko. Klasika difino de la vero devenas de Aristotelo kaj estas adekvateco de opinioj kun realo, kiun la opinio koncernas. Pri la klasika difino okupiĝis antaŭ ĉio Sankta Tomaso de Akvino kaj pola logikisto Alfred Tarski. Malo de vero estas falso.

La ofte komprenita kontraŭo de vero estas malvero aŭ falso, kiu, ekvivalente, povas ankaŭ preni logikan, faktan, aŭ etikan signifon. La koncepto de vero estas diskutita kaj disputita en pluraj kuntekstoj, inkluzive de filozofio kaj religio. Multaj homaj aktivecoj dependas de tiu ĉi koncepto, kie ĝia naturo kiel koncepto estas supozita prefere ol esti temo de diskuto; tiuj inkluzivas plejmulton (sed ne ĉiujn) el la sciencoj, juron kaj ordinarajn ĉiutagajn aferojn.

Diversaj teorioj kaj vidoj pri vero daŭre estas diskutataj inter sciencistoj, filozofoj, kaj teologoj.[3] Lingvo kaj vortoj estas rimedoj per kiuj homoj peras informojn unu al la alia kaj la metodo uzita por determini kio estas "vero" estas nomita kriterio de vero. Ekzistas malsamaj asertoj en tiaj demandoj pri kio konsistigas veron: kiuj aĵoj estas verportantoj kapablaj je esti veraj aŭ falsaj; kiel difini kaj identigi veron; la roloj kiujn kred-bazita kaj empirie bazigita scio ludas; kaj ĉu vero estas subjektiva aŭ objektiva, relativa aŭ absoluta valoro.

"Matematiko", kiu venas de la greka μάθημα (máthēma, tio kiu estas lernita), temas esence pri kiel oni povas fari verajn deklarojn en abstraktaj sistemoj, konstrui korpojn de scio (vera kredo) en ili kaj tiel vero estas centra konzerno, ekzamenas koncepton, en ĝi.

  1. "Tio, kio estas konforma al la ekzistantaj faktoj, al la realaĵo" PIV NPIV Alirita la 31an de Oktobro 2023.
  2. 2,0 2,1 Merriam-Webster's Online Dictionary, truth, 2005
  3. Alexis G. Burgess and John P. Burgess. (20a de Marto 2011) Truth (hardcover), 1‑a eldono, Princeton University Press. ISBN 978-0691144016. “a concise introduction to current philosophical debates about truth”.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search