Vertebraro

Regionoj de vertebraro ĉe bestoj.
La homa vertebraro

La vertebraro (latine Columna vertebralis), ankaŭ nomata spino, estas la skeleta elemento de la vertebruloj (do ankaŭ de la homoj), kiu ligas la gambojn, brakojn plus la kapon, kaj portas la plejparton de la korpa pezo.

Ĉe la diversaj specioj de bestoj la nombroj de vertebroj varias: ekzemple la nigra cigno havas 31 kolajn vertebrojn, kvankam la ĝirafo, kun kolo eksterordinare longa, havas nur la 7 kolajn vertebrojn kutimajn ĉe preskaŭ ĉiuj mamuloj kvankam ĉe ĝirafo tiuj unuopaj vertebroj aparte longas.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search