Vic

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Vic (Gard) kaj Vic (stacidomo).
Vic
municipo de Katalunio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 08500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 48 364  (2023) [+]
Loĝdenso 1 581 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 2° 15′ O (mapo)41.9303792.254575Koordinatoj: 41° 56′ N, 2° 15′ O (mapo) [+]
Alto 498 m [+]
Areo 30,6 km² (3 060 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vic (Provinco Barcelono)
Vic (Provinco Barcelono)
DEC
Situo de Vic
Vic (Hispanio)
Vic (Hispanio)
DEC
Situo de Vic

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vic [+]
vdr

Vic (prononco en la kataluna: [bik] aŭ [vik]), en Esperanto Viko,[1] estas urbo kaj municipo en la centro de Katalunio. Ĝi estas la ĉefurbo de la administracia regiono Osona, situanta 69 kilometrojn proksima al Barcelono kaj 60 al Ĝirono. La magistrato aliĝis al la Asocio de Municipoj por la Sendependeco. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 48 364 loĝantoj sur areo de 30,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 581 loĝantoj/km².

La nomon de ĉi tiu urbo oni skribis dum multaj jarcentoj "Vich", ĉar tradicie oni uzis la digramon CH por indiki ke ĝi prononciĝas [k] kaj ne [s]. La nomon de la urbo nun oni skribas Vic laŭ la ortografiaj reguloj de IEC. La skribaĵo kun fina ho restas nur ĉe familinomoj kaj por la samnoma urbo en Arpitanio.

  1. 108-a Universala Kongreso de Esperanto. Kongresa Libro, mencio de la urbonomo Viko, paĝo 62

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search