Vidaj artoj

Irana metiartaĵo.

Vidaj artoj (angle: visual arts, france: arts visuels) estas artoj, kiuj kreas aĵojn ĉefe perceptataj per la okuloj de la spektanto. Artaj formoj kiel pentrado, desegnado, presaĵkreado, skulptaĵo, ceramikaĵo, foto, video, filmproduktado, projektado, metiartaĵo kaj arkitekturo estas konsiderataj vidaj artoj.

Ili ampleksas nociojn pri tre diversaj bildokreadoj, dekoracio de objektoj, aŭ scenaj artoj. (eĉ povante inkludi sportojn kaj cirkajn spektaklojn...)


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search