Videoludo

Homoj ludantaj al pligrandigita versio de la fama videoludo Pong.
Two children playing Pong on a television set.
Unua-generacio konzola Pong en la Komputilluda muzeo en Berlino.

Videoludo[1] (malpli ofte komputila ludo, bitludo, kaj eĉ malpli ofte "elektronika ludo" aŭ "vidila ludo") estas ludo, kies ludado montriĝas (plejofte) per reproduktado de serio de bildoj, responde al agoj de uzanto. Uzanto de videoludo, nomata ludantovideoludanto, povas interagadi kun la ludo. Por tio, la ludanto kutime sendas informojn al la ludo per regiloj kiel mantenilo kaj klavaro, kaj la ludo post komputado (plejofte), respondas per ekrano (plejofte) aŭ/kaj per aliaj metodoj (kiel per sonoj kaj vibrado). Videoludoj estas tre diversaj, la maniero ludi kaj la kapabloj postulitaj al la ludanto tre dependas de la tipo de la videoludo. La celo de videoludo estas plej ofte amuzi ludanton, tamen ili estas pli kaj pli uzataj por mensa kaj korpa ekzercado. (Ekzemple: por lerni lingvon, aŭ kuraĝigi promenadon).

Uzante plurajn sensojn (kiel vidadon kaj aŭdadon) kaj pro la aktiva partoprenado de la ludanto, videoludo povas kredigi al la uzanto ke ĝi troviĝas en virtuala mondo. Dumlonge, la videoluda industrio fokusiĝis pri la impreso de realeco, uzante pli altkvalitajn aparatojn kaj ciferecajn teknikojn por pli kaj pli doni impreson de realeco. Kelkaj ludoj, kiel simuladaj ludoj (kiel Train Simulator kaj Farming Simulator), celas vivigi laŭ alia vidpunkto. Multaj ludoj, kiel fantaziajhistoriaj ludoj, celas vivigi la ludanton en tute alia mondo kaj tiel helpas la ludanton imagi. Kelkaj ludoj, kiel ŝablonaj ludoj (kiel Minecraft kaj Terraria), eĉ proponas al la ludanto konstrui sian propran mondon kaj esprimi sian kreemon. Tamen, multaj ludoj, kiel puzlaj ludoj (kiel Tetris), ne temas pri mondo kaj volas amuzi la ludanton per aliaj rimedoj.

Kino kaj literaturo povas tre simili al videoludoj, tamen kun tiuj artoj, la uzanto restas pasiva, dum videoludoj postulas aktivan partoprenadon de la uzanto.

  1. Laŭ PIV "Elektronika ludo, bildigata sur ekrano" en NPIV Alirita la 1an de novembro 2023.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search